Malý Kozí Hřbet

Malý Kozí Hřbet (germane Klein Ziegenruk) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Rejštejn en distrikto Klatovy. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km sudoriente de Rejštejn. Ĝi situas sur nordokcidenta deklivo de monto Huťská hora, en supermara alteco 850 m. Estas ĉi tie registritaj 7 adresoj. Vivas ĉi tie 1 loĝantoj (2021). En la jaro 2011 ĉi tie daŭre vivis neniu loĝanto.

Malý Kozí Hřbet
germane Klein Ziegenruk
vilaĝo
Malý Kozí Hřbet kun kapelo
Oficiala nomo: Malý Kozí Hřbet
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Rejštejn
Historia regiono Bohemio
Parto de Nacia parko Šumava
Montaro Šumava
Domoj 7 2011
Situo Malý Kozí Hřbet
 - alteco 840 m s. m.
 - koordinatoj 49° 07′ 14″ N 13° 31′ 47″ O / 49.12056 °N, 13.52972 °O / 49.12056; 13.52972 (mapo)
Katastro 5,68 km² (568 ha) Kozí Hřbet
Loĝantaro (2021)
Denseco 0,18 loĝ./km²
Unua skribmencio 1459
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 341 93
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Malý Kozí Hřbet
Portalo pri Ĉeĥio

Malý Kozí Hřbet situas en katastra teritorio Kozí Hřbet kun areo 5,68 km².

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1459. Ĝi estiĝis kiel paspaga domaro sur kašperk-hora branĉo de Ora pado, kiun en la jaro 1356 lasis konstrui imperiestro Karolo la 4-a. Post husanaj militoj renovigis la komercan padon en la jaro 1458 Zdeněk ze Šternberka kaj ĝuste ĝis Kozí Hřbety li lasis translokigi doganejon, kiu estis devene en Horská Kvilda. En Kozí Hřbety oni pagis por unu ĉevalo doganon 3 fenikojn.[1]

Post la jaro 1706, kiam estis malpermesita importo de bavaria salo en Bohemion, la signifo de la komerca pado el Kašperské Hory ĝis Bavario falis.[2] En la jaro 1910 ĉi tie en 26 domoj vivis 181 loĝantoj – de pola kaj germana naciecoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
JaroLoĝantoj
1869148
1880141
1890191
1900179
1910181
1921175
JaroLoĝantoj
1930195
195056
196144
19700
19800
19910
JaroLoĝantoj
20012
20110
20211

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Andreska, Jiří. (1994) Šumavské solné stezky. Praha: Kentaur, p. 37–40. ISBN 80-85285-55-X.
  2. Kubů, František. (2003) “Šumavské stezky a jejich ochrana”, Šumava - příroda, historie, život. Praha: Baset, p. 673–682. ISBN 80-7340-021-9.