Malaltebenaĵaj orientaj kuŝidaj lingvoj

La malaltebenaĵaj orientaj kuŝidaj lingvoj inkluzivas iom pli ol dudek diversajn lingvojn de la kuŝida branĉo de la afrikazia lingvofamilio. Ili estas parolataj ĉefe en Ĝibutio, Eritreo, Etiopio kaj Somalio, kaj de kelkaj kuŝidlingvaj grupoj en norda Kenjo.

Malaltebenaĵaj orientaj kuŝidaj lingvoj
Parolata en  Etiopio
 Kenjo
 Somalio
 Ĝibutio
Klasifiko
Lingvistika
klasifiko

Afrikaziaj
 Kuŝidaj
  Malaltebenaĵaj orientaj kuŝidaj lingvoj
vdr

La plej elstara lingvo el la grupo estas la oroma, kun proksimume 21 milionoj da parolantoj en Etiopio kaj Kenjo.