La Malgranda kurloMalgranda numenio, Numenius phaeopus, estas vadbirdo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda kurlo
Eŭropa subspecio de malgranda kurlo Numenius phaeopus phaeopus
Eŭropa subspecio de malgranda kurlo Numenius phaeopus phaeopus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kurloj Numenius
Specio: N. phaeopus
Numenius phaeopus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Estas unu el la plej disvastigataj kurloj, ĉar reproduktiĝas tra granda parto de subarkta Norda Ameriko, Eŭropo kaj Azio kaj suden ĝis ekzemple Skotio.

Temas pri migranta birdo kiu vintras ĉe marbordoj de suda Afriko, Suda Ameriko, suda Azio ĝis Aŭstralazio kaj suda Norda Ameriko. Ĝi estas sufiĉe socia for de la bredsezono.

Fine de la 19a jarcento, ĉasado ĉe migradaj vojoj malpliigis draste ties multnombradon. Feliĉe nuntempe la malpliigo ĉesis kaj la specio estas protektita.

Estas kvar subspecioj:

  • Numenius phaeopus phaeopus - norda Eŭropo, nordokcidenta Azio
  • Numenius phaeopus variegatus - nordorienta Azio
  • Numenius phaeopus alboaxillaris - centra Azio (rara, endanĝerita)
  • Numenius phaeopus hudsonicus (Hudsona kurlo sen blanka pugo kaj pli malhela) - norda Norda Ameriko

Aspekto redakti

Temas pri granda vadbirdo 37-45 cm longa kaj ĉirkaŭ 375 gr peza. Ĝi estas ĉefe grizbruna, kun blankaj dorso kaj pugo (nur subspecioj N. p. phaeopus kaj N. p. alboaxillaris), kaj longa subenkurvita malhela -kun iom da helo ĉebaze- beko (iom pli longa ĉe inoj) kun ne tiom milda kurvo kiel ĉe Granda kurlo. Kruroj estas blugrizaj. Junuloj estas similaj.

Ĝi estas plej ofte timida. La ĝenerala alvoko estas grumbla fajfado, sekvita de kanta pepado.

La ununura simila komuna specio en la plej granda parto de ties teritorio estas la pli granda Granda kurlo. Malgranda kurlo estas pli malgranda kaj havas pli mallongan kurvan bekon kaj krome havas malhelan strion -inter du helaj- super okulo.

Kutimoj redakti

Tiu holarktisa specio manĝas per kribrado en milda koto de etaj senvertebruloj aŭ plukado de etaj kraboj kaj similaj predoj el la grundo aŭ akvosurfaco. Antaŭ migrado beroj estas grava parto de la manĝaĵo.

La nesto estas nuda truo en tundro aŭ arkta stepo. La ino demetas el 3 ĝis 5 ovojn. Plenkreskuloj defendas vigle la nestan teritorion kaj ne dubas ataki ekzemple homojn.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti