Malkovo (Tjumena provinco)
Malkovo (ruse Мальково, Malkovo) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro de Malkova kampara municipo (ruse Мальковское сельское поселение).
Malkovo (Мальково) | |
vilaĝo | |
Malkovo en 2023
| |
vilaĝo | |
---|---|
Oficiala nomo: Мальково | |
Lando | ![]() |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumena distrikto |
kampara municipo | Malkova kampara municipo |
Ŝoseo | 71Н-1701 |
Rivero | Turo |
Situo | Malkovo |
- koordinatoj | 57° 07′ 29″ N 65° 51′ 58″ O / 57.12472 °N, 65.86611 °O (mapo) |
Loĝantaro | |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625517 |
ОКТМО | 71644445101 |
OKATO | 71244845001 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
![]() | |
![]() | |
Geografio
redaktiMalkovo situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, ĉe rivero Turo, proksimume 10 km for de la suda rando de Tjumeno, je supermara alteco 59 metroj. Ĝi situas norde de la Malnova Tobolska landvojo, inter vilaĝoj Subbotino, Oŝkukovo (kun kiu ĝi fakte kuniĝis) kaj TSN Serebrjanij Bor.
Historio
redaktiKomence de la 1860-aj jaroj loĝantoj okupiĝis pri grenkultivado, ĉasado de birdoj kaj aliaj bestoj, fiŝkaptado, faris kribrilojn kaj ŝafajn felojn, vendadis fojnon, lignon kaj viandon, transportis negocistajn varojn. Haveblis preĝejo kun miraklofara ikono de Nikolao de Mira, ĉizita el ligno kaj laŭ legendo mirakle saviĝinta dum incendio. La 9-an de majo tie estis aranĝata kermeso dediĉita al tiu ĉi ikono, al kiu venis pluraj vizitantoj el Tjumeno kaj apudaj vilaĝoj. [1].
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 61.