Malnova Urbo (Kamjanec-Podilskij)

La Malnova Urbo (ukraine Старе місто, Stare misto) estas la plej malnova kvartalo de Kamjanec-Podilskij, Ukrainio. Ĝi troviĝas en meandro de Smotriĉ, oriente de la Malnova Kastelo.

Malnova Urbo en Kamjanec-Podilskij

La Malnova Urbo troviĝas sur duoninsulo, fortranĉita de la ceteraj urbopartoj per profunda ravino de Smotriĉ, kaj ĝis 1874 estis konektita nur per kastela ponto (t.n. Turka ponto) kun la Malnova Kastelo. Ĝis 1790 Kamjanec-Podilskij estis dividita al tri kvartaloj: pola, rutena kaj armena, kaj ĉiuj ili havis siajn proprajn magistratojn.

Kamjanec-Podilskij ricevis urbajn rajtojn laŭ la magdeburga juro de podolia duko Koriatoviĉ en 1374. Tiam estis markita la pola urboplaco, en kies angulo en 1375 oni konstruis lignan preĝejon (postan Katedralon de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo). Ĉe la norda urborando kreiĝis la rutena urboplaco, kaj sude de la pola - la armena urboplaco.

En la jaroj 1941-1943 en la Malnova Urbo ekzistis geto (germane Ghetto Kamenez-Podolsk).

Vidu ankaŭ redakti