Malnova hinda defendo
La Malnova hinda defendo (ECO A53-A54) estas ŝaka malfermo tre logika sed sen grandaj ambicioj. Ĝi nur provas fortiĝi en siaj pozicioj kaj liberigi la malhelĉelan kurieron, tamen ĝi havas la avantaĝon ke ĝi povas transponi al aliaj pli aktivaj linioj kaj faligi blankon sur pli malbonajn liniojn. La nigra ludanto devas esti tre certa kiel atingi tiujn aliajn liniojn.
Malnova hinda defendo | |
---|---|
ECO | A53-A54 |
Tipo | Duonfermitaj malfermoj |
Ĉefa linio
redakti- 1.d4 Ĉf6
- 2.c4 d6
- 1.d4 Ĉf6 2.c4 d6 3.Ĉc3 e5
- 1.d4 Ĉf6 2.c4 d6 3.Ĉc3 e5 4.Ĉf3
- 1.d4 Ĉf6 2.c4 d6 3.Ĉc3 e5 4.Ĉf3 Ĉbd7 5.e4
- 1.d4 Ĉf6 2.c4 d6 3.Ĉc3 e5 4.e3 Ĉbd7 5.Kd3
- 1.d4 Ĉf6 2.c4 d6 3.Ĉc3 Kf5