Malpliiĝo de la arkta glacitavolo

Malpliiĝo de la arkta glacitavolo percepteblas ekde la 1970-aj jaroj - ĝi estas efiko de la klimata ŝanĝo: la mara glacitavolo en la Arkta Oceano somere degelas pli ol ĝi refrostas vintre. La tutmonda varmiĝo respondecas pri la malkresko de arkta marglacio. Implicoj de la malkresko de arkta marglacio estas iom post iom senglacia somero, plifortigita arkta varmiĝo, interrompo de la polusa kirlo, atmosferaj kemiaj kaj meteologiaj ŝanĝoj, ŝanĝoj al planta, besta kaj mikroba vivo kaj aliaj efikoj al homoj.

"malaperanta glacio: ŝanĝoj de pli dika, pli malnova glacio inter 1984 kaj 2016
Ĉi tiu animacio montras la diferencon en la areo, volumeno kaj profundo de la meza septembra arkta flosglacio inter 1979 kaj 2013

La arkta glacitavolo de jaro al jaro malkreskas en areo, amplekso kaj volumeno, kaj la efiko akceliĝis ekde la frua dudekunua jarcento.[1]

La regiono estas pli varma nun ol almenaŭ en la lastaj 4 000 jaroj kaj la tuta Arkto degelsezono plilongiĝis kun rapideco de kvin tagoj je jardeko (de 1979 ĝis 2013), dominita de pli posta aŭtuna frosto. La sesa raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo en 2021 deklaris, ke arkta marglacia areo probable falos sub 1 miliono da kvadrataj kilometroj ĝis almenaŭ kelkaj septembroj antaŭ 2050.[2]

En septembro 2020, la usona Nacia Neĝa kaj Glacia Datumcentro (NSIDC, National Snow and Ice Data Center) raportis, ke la arkta marglacio en 2020 degelis al areo de 3,74 milionoj da km², ĝia dua plej malgranda areo ekde kiam la dokumentiĝo komenciĝis en 1979.

Referencoj redakti

  1. Huang, Yiyi; Xiquan Dong, David Bailey, Marika Holland, Baike Xi, Alice DuVivier, Jennifer Kay, Laura Landrum kaj Yi Deng (2019-06-19). “Pli Dikaj Nuboj kaj Akcelita Malkresko de Arkta Marglacio: La Atmosferaj-Marglaciaj Interagoj en Printempo”, Geophysical Research Letters (Geofizikaj Esploraj Leteroj) (angle) 46 (12), p. 6980–6989. doi:10.1029/2019gl082791. 
  2. Por pliaj referencoj en naciaj lingvoj vidu la koncernajn versiojn de tiu teksto (kaj la rekte ligitaj artikoloj) en tiuj lingvoj, kiujn vi preferas.

Vidu ankaŭ redakti

Epizodo de podkasto Kern.punkto pri tutmonda varmiĝo kaj klimata ŝanĝiĝo.