La Malsano de Tyzzer estas akuta epizootia bakteria malsano trovita en roduloj, kunikloj, hundoj, katoj, birdoj, pandoj, cervoj, ĉevalidoj, bovoj, kaj aliaj mamuloj kiel gerbiloj.[1] Ĝi estas kaŭzita de la spor-formanta bakterio Clostridium piliforme, iam konata kiel Bacillus piliformis.[2] Ĝi estas infekta malsano karakterizita per nekrozaj vundoj en la hepato, estas kutime mortigaj, kaj ekzistas tutmonde.[1] Animaloj kun la malsano infektiĝis tra buŝa engluto de bakteriaj sporoj kaj kutime mortas post kelkaj tagoj.[3] Animaloj plej ofte tuŝitaj estas junaj, stresitaj animaloj en laboratoriaj medioj, kiel nematuraj roduloj kaj kunikloj.[1] Plej oftaj tuŝitaj naturaj animaloj estas ondatroj (Ondatra zibethicus) kaj foje kotonvostaj kunikloj (Lepus sylvaticus).[4] Eĉ nuntempe, multo restas nekonata pri la Malsano de Tyzzer, inklude pri kiel kaj kial ĝi okazas.[5]

  1. 1,0 1,1 1,2 Pritt, S., K. S. Henderson, and W. R. Shek. 2010. Evaluation of available diagnostic methods for Clostridium piliforme in laboratory rabbits (Oryctolagus cuniculus). Laboratory Animals 44:14-19.
  2. Hansen, A. K., Andersen H. V. kaj S. O. 1994. Studies on the diagnosis of Tyzzer’s disease in laboratory rat colonies with antibodies against Bacillus piliformis (Clostridium piliforme). Laboratory Animal Science 44:424-429.
  3. Furukawa, T., K. Furumoto, M. Fujieda, kaj E. Okada. 2002. Detection by PCR of the Tyzzer’s Disease Organism (Clostridium piliforme) in Feces. Experimental Animals 51:513-516.
  4. Michigan. Department of Natural Resources. Tyzzer's Disease. [1] Arkivigite je 2018-02-17 per la retarkivo Wayback Machine.
  5. Wobeser, G. A. 2006. Essentials of disease in wild animals. University of Saskatchewan, Saskatoon, Canada.