Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mamija Midori estas japana literatura verkisto, agrikulturisto en rizkampo, kaj esperantisto. Li kontribuas al la retejo Global Voices en Esperanto. Oni publikigas liajn tekstojn en diversaj gazetoj, kiel en Beletra Almanako.[1] Li partoprenis en la UK en Hanojo kaj unuafoje parolis kun alilandanoj per Esperanto.[2] Lia romano "Turvirino" estis verkita en 2011 kaj publikigita de la Eldonejo Koodanŝa: li uzis ideon el greka tragedio por la aktualaj socio kaj personaj problemoj.[3]

Notoj redakti

  1. Mamija Midori: Korespondado. Beletra Almanako, (34), februaro 2019. pp. 19-29.
  2. "Mi volas esperantigi miajn verkojn, por ke ili fariĝu internaciaj" - japana juna verkisto MAMIJA Midori de PIETRO FIOCCHI Alirita la 29an de julio 2019.
  3. PIETRO FIOCCHI