Mamillas nuntempe estas hispana loĝloko sen loĝantoj apartenanta al la municipo Sos del Rey Católico kaj tre proksima al Sofuentes en la provinco Zaragozo. Ĝi apartenas al la komarko Cinco Villas, en la regiono Aragono.

Mamillas
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 1° 16′ U (mapo)42.443223-1.271165Koordinatoj: 42° 27′ N, 1° 16′ U (mapo) [+]
Mamillas (Provinco Zaragozo)
Mamillas (Provinco Zaragozo)
DEC
Mamillas
Mamillas
Situo de Mamillas
Mamillas (Hispanio)
Mamillas (Hispanio)
DEC
Mamillas
Mamillas
Situo de Mamillas

Map

vdr

Geografio redakti

La vilaĝo Mamillas estas tre proksima al la limo kun Navaro, en la suda parto de la municipo Sos del Rey Católico, al kiu ĝi apartenas, sur suda deklivo de la Sierra de Peña, ĉe la piedo de la intermonto inter du riverfontoj, kiuj fluas en la rivereton Castiliscar, alfluanto de la rivero Aragono.

La vojo CV-868 trairas Mamillas, kiu komenciĝas de Castiliscar kaj la A-127 por direkti sin nordokcidenten, al Sofuentes kaj poste turnas nordorienten al Mamillas kaj la montopasejo de Sos, kie ĝi denove kunligas la A-127, kiu kondukas al Sos del Rey Católico, la ĉefurbo de ĝia municipo.

Mamillas estas je distanco de 120 km de Zaragozo, situante je alteco de 650 m.[1]

Historio redakti

Historie, Mamillas situas sur la romia vojo de Cinco Villas, kiu venante de Sofuentes, daŭris laŭ malnova pado, kiu preterpasante la ermitejon Serún direktiĝis al Sos tra la Valmediana pasejo. Tial multaj romiaj restaĵoj aperis en ĝia ĉirkaŭaĵo. Estis en la areo de la ermitejo Serún, kie P. Escalada trovis mejloŝtonon de Adriano, kiu markis mejlon LXXV de la menciita itinero.[2]

La plej malnova referenco, kiun oni havas de la loko, troviĝas en dokumento el 1515, kiu malpermesis paŝti al la brutaro, interalie, en Mamillas, laŭ peza monpuno. Laŭ Madoz, en 1848, Mamillas konsistis el 16 domoj. En 1924 ĝi havis 77 loĝantojn kaj ĝia loĝantaro pligrandiĝis ĝis 1930, kiam ĝi havis 115 homojn. La agrikulturo kaj brutaro estis la ĉefa ekonomia bazo de la loĝantaro, precipe la kultivado de vitejoj komence de la 20-a jarcento.

Ekde 1930, kaj post la intercivitana milito, la loĝantaro komencis serĉi pli bonajn laborŝancojn for, eĉ eksterlande, kiel okazis en multaj urbetoj kaj vilaĝoj de la regiono, ĉar la vivtenado tie estis tre malfacila. La vilaĝeto Mamillas komencis iom post iom perdi siajn loĝantojn: en 1991 restis nur kvar loĝantoj, du en 2015, kaj unu antaŭ tre malmultaj jaroj, kaj nune la vilaĝo restis senhoma. [2]

Mamillas estas unu el la multnombraj loĝcentroj apartenantaj al Sos del Rey Católico, kiu nun estas neloĝata, kvankam ĝiaj kampoj estas kultivitaj kun tiom aŭ pli da zorgemo ol kiam tie estis homoj. Kio ne estas en ili, estas porkoj, anasoj aŭ kokidoj, kiuj tiom helpis al la familia enspezo sur la kampo, kaj en sia medio, ne mulo, ĉevalo aŭ ĉevalino, kiuj abundis en ĉi tiuj landoj en pasintaj tempoj. [3]

Monumentoj redakti

  • Ermitejo de Serún. En la monato de majo, dum la dimanĉo de la Sankta Triunuo, la ermitejo estas plenigita de fideluloj, kiuj alportas la bildon de la Virgulino de Serún en pilgrimado de Sofuentes, kiu estas konservita en la paroĥa preĝejo de tiu ĉi urbo.[4]

La soleco regas sur tiuj ĉi lokoj. Jam de multaj jaroj neniu loĝas apud la ermitejo. Interne estas skulptaĵoj de San Ramón Nonato kaj Santa Clara kaj sur ĝia malgranda sonorilmuro, ĝia sonorilo restas senmova.[5]

Estas menciinde redakti

La Mejloŝtono de Adriano, kiu markis mejlon LXXV sur la romia vojo de Zaragozo (Caesar Augusta) al Pamplono (Pompaelo). [2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti