Manal Al Dowayan (arabe منال الضويان, Manāl aḍ-Ḍawayān; naskiĝis en 1973 en Dahran, Orienta Provinco de Sauda Arabio) estas saŭdaraba nuntempa artisto, plej bone konata pro sia instalaĵo Suspended Together dum ekspozicio ĉe la Arta Fondumo Barjeel en 2011. Ŝi montris laboron en nombro de prezentoj inkluzive de la prezento Soft Power (2012) ĉe la Arta Centro Alan en Riado, Sauda Arabio, Journey of Belonging (2013), unupersona prezento ĉe Galerio Athr en Jeddah, Sauda Arabio, 100 Majstroverkoj de moderna kaj nuntempa araba arto (2017) en Parizo, Francio, samkiel la ekspozicio pri sia arto en la American Biennal en Houston (2014), la 2015 P.3: Perspektivo New Orleans Usona Bienalo, Notes For Now (2015) en New Orleans kaj la Venecia Bienalo Future of a Promise Exhibition[1]. Sia arta laboro estas multflanka; de fotografio al instalaĵo kaj fokusas la progreseman esploron kaj la kritikon pri virinaj roloj en la saŭdaraba socio.

Manal Al Dowayan
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1972 (1972-11-30) (51-jaraĝa)
en Dahran
Lingvoj araba
Ŝtataneco Sauda Arabio
Okupo
Okupo fotisto
TTT
Retejo http://www.manaldowayan.com/
vdr

Vivkuro redakti

Al Dowayan naskiĝis en 1973. Ŝi diplomiĝis universitate kaj obtenis la gradon Magistro en Sistema Analizo kaj Dezajno. Ŝi komencis sian karieron laborante por petrola firmao. En sia arto ŝi unuavice ekzamenas proprajn kaj politikajn aferojn rilate al la rajtoj de virinoj en la kunteksto de ultra-konservemaj saŭdarabaj leĝoj kiuj inkluzivas interalie malpermeson al virinoj mem veturi aŭton, eldiri aŭ montri la nomon de virino en publiko. Manal Al Dowayan loĝas en Londono kie ŝi en 2019 studas por Magistro en Nuntempa arta praktiko en la publika spaco ĉe la Reĝa Altlernejo de Arto en Londono [2].

Fotografio redakti

Manal Al Dowayan unuavice utiligis nigran kaj blankan fotografion, inkluzive de bildoj el la kolekto "I am" (Mi estas), Drive-By Shootings (Stirantaj pafoj) kaj Nostalgia Carries Us (Nostalgio portas nin)[2]. La kolekto I am de 2005 estis inspirita de parolado donita de Reĝo Abdullah Al Saud dum sia troniĝo en 2005, en kiu li emfazis la gravecon de la partopreno de virinoj en la konstruo kaj riĉigo de la saŭdaraba socio. La polemika komunikaĵo estis interpretita multmaniere de kritikantoj kaj por kaj kontraŭ la rajtoj de virinoj.

En la fotokolekto "I am" ('mi estas') Al Dowayan volis antaŭenigi la videblecon kaj gravecon de saŭdarabaj virinoj laŭ sia propra interpreto de la eldiro de la rego Abdullah Al Saud[3]. Fotoj de la kolekto Drive-By Shootings (2011) montras la malfacilecon kiun alfrontas virinaj artistoj kiuj laboras en Sauda Arabio ĉar iliaj publikaj translokiĝoj estis multe restriktitaj de la registaro. Kiel virino, Al-Dowayan ne povis laŭleĝe stiri aŭton, sed bezonis viron por veturi ŝin ien kie ŝi prenis fotojn ekde la pasaĝera seĝo. Rezulte de tio ekestis nebuligitaj bildoj kiuj emfazas ke ŝi povas ne simple promeni ekstere de la aŭto por krei fotojn, sed estis konstante submetita al sekso-konvena konduto dum la kreiva procezo.

Instalaĵa arto redakti

 
Manal Al Dowayan kun bildo de la prezento Soft Power en la fono..

En 2012 la instalaĵa arto de Manal Al Dowayan estis prezentita en la rando de arabia prezento We Need to Talk (Ni Devas Paroli) en Jeddah (Ĝido), Sauda Arabio. La prezento reliefigis la bezonon por progresema reformo en Sauda Arabio kiel perceptita de la artistoj. Siatempe ĝi estis la plej granda kaj plej radikala videbligo de nuntempaj saudarabaj artistoj, kiuj ĉiuj kuris la riskon de politika konsekvenco por iliaj disidentaj artismaj esprimoj. Sia artaĵo Esmi My Name (Esmi Mia Nomo) prezentis prezentis lignajn perlojn sur kiuj estis pentritaj la nomoj de virinoj kaj kiuj pendis al lana ŝnuro teksita de beduenaj virinoj. Saudaraboj opinias ke eldiri la nomon de virino en publika loko estas honta aŭ tabua, forigante tiel la unikan identecon de la virino, identeco kiu laŭ Manal Al Dowayan "estas profunde ligita al pluraj elementoj de la personeco de individuo kaj ties nomo estas integra parto de la elementoj de tiu identeco"[4] Per la publikigo de la nomoj de virinoj Manal Al Dowayan serĉas pridemandi la rolon de virinoj en la saudaraba socio kaj kiel oni traktas ilin en tiu socio.

La plej konata artaĵo de Dowayan (el 2011) nomiĝas Suspended Together (Kune pendigitaj)[5]. Temas pri serio de 200 blankaj vitrofibraj kolomboj pendigitaj al la plafono. Al Dowayan priskribas la pecon: "En ĉi tiu instalaĵo de kolomboj, mi esploras la koncepton de pendigita movebleco".

Multaj eminentaj saudaj virinoj kiuj donacis ateston por esti uzata en ĉi tiu artaĵo estis sciencistoj, edukistoj, inĝenieroj, artistoj kaj gvidantoj, sed kiam temas pri ilia rajto vojaĝi aŭ veturi ili estas ankoraŭ traktataj kiel 'ŝafaron de pendigitaj kolomboj"[6].

Eldonaĵoj redakti

(angla) Home Ground Contemporary Art from the Barjeel Art Foundation, eldonita en Kanado en 2015 de la Aga Khan Muzeo - ISBN 978-1-926473-05-5.

(angla) Color and Line - The Naqvi Collection - ISBN 978-9948-18-110-1

(angla) "Hitting the Road (Driving)" - De Manal AlDowayan - en: "The Forecast Issue: A View Beyond The Horizon" n-ro 07, 2018, eldonita de The Monocle Magazine.

(angla) "I am" - Manal Al Dowayan, en "Visual Research and Social Justice" speciala eldono de Studies in Social Justice Journal, aperinta en decembro 2017.

(angla) Imperfect Chronology: Arab Art from the Modern to the Contemporary - Works from the Barjeel Foundation, redaktita de Omar Kholeif kun Candy Stobbs, eldonita de Galerio Whitechapel, Londono, Britio, 2015 -  ISBN 978-3-7913-5485-9

(araba) Faru ĝin, redaktita de Hans Ulrich Obrist kaj Hoor Al Qassimi, eldonita de la Arta Fondumo Sharjah, 2016.

Premioj redakti

2014 Premio de arabaj virinoj en arto[7]

2019 Manal estas menciita en la BBC-listo 100 Virinoj 2019, listo de 100 inspirigaj kaj influriĉaj virinoj en la mondo[8][9].

Referencoj redakti

  1. (en) "Manal Aldowayan | Exhibitions".
  2. 2,0 2,1 (en) "Manal Aldowayan | Contemporaray artist Arkivigite je 2020-06-09 per la retarkivo Wayback Machine".
  3. (en) "Manal Al-Dowayan", Nafas Art Magazine
  4. (en) "ArtAsiaPacific: Edge Of Arabia We Need To Talk", artasiapacific.com.
  5. (en) "Suspended Together – Design of The World Arkivigite je 2019-12-09 per la retarkivo Wayback Machine". Design of the World, la 27-an de februaro 2012.
  6. (en) "A flight of identity". Arab News. la 23-an de marto 2011.
  7. (en) "A Dialogue With Artist Manal AlDowayan On The Identity & Disappearance Of The Saudi Woman", American University of Sharjah, la 1-an de oktobro 2012.
  8. (en) "BBC 100 Women 2019". BBC.
  9. (en) Sabrina Barr, "BBC reveals 100 most inspiring women around the world" (BBC rivelas la 100 plej inspiraj virinoj ĉirkaŭ la mondo), The Independent, la 16-an de oktobro 2019, alirite la 7-an de decembro 2019.