Manciles

Manciles [manZIles] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Odra-Pisuerga.

Manciles
Manciles04.jpg
Administrado
Poŝtkodo 09133 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22  (2021) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 3° 57′ U (mapo)42.455555555556-3.9441666666667Koordinatoj: 42° 27′ N, 3° 57′ U (mapo) [+]
Alto 885 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Manciles
Situo de Manciles

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Manciles [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 6,58 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 22 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 30 el 1991.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2013 2018 2021
50 49 41 35 20 22 22

Ĝi distas 32 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Susinos del Páramo, Tobar, Pedrosa del Páramo kaj Villorejo.

HistorioRedakti

 
Urbodomo.
 
Preĝejo de Sankta Andreo.
 
Tradicia kolombejo.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Manciles formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti