Mandalajo

urbo en Birmo
(Alidirektita el Mandalaj)

Mandalajo (Mandalay) estas la dua plej granda urbo de Birmo.

Mandalajo
urbo • urbego
Administrado
Statuso Urbo
Lando  Birmo
subŝtato Mandalaja regiono
Poŝtkodo 05000–05999
Demografio
Loĝantaro 1 225 546  (2014) [+]
Loĝdenso 7 480 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 59′ N, 96° 5′ O (mapo)21.98305555555696.084444444444Koordinatoj: 21° 59′ N, 96° 5′ O (mapo) [+]
Alto 22 m [+]
Areo 163,84 km² (16 384 ha) [+]
Horzono UTC+06:30 [+]
Mandalajo (Birmo)
Mandalajo (Birmo)
DEC
Mandalajo
Mandalajo
Situo de Mandalajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mandalay [+]
vdr

Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 1 225 546 loĝantoj sur areo de 163,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 480 loĝantoj/km², kaj entute 2,5 milionojn en sia aglomeraĵo. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma regiono, en kiu situas la ĉefurbo Nepjido (eksa Pjinmano).

Mandalajo situas rektadistance ĉirkaŭ 250 km norde de Pyinmana kaj 580 km norde de Ranguno, ĉe kurbiĝo de rivero Iravadio.

Mandalay posedas teksuman, metalmekanikan, ligno- kaj nutraĵ-industriojn kaj komercan havenon ĉe rivero Irrawaddy. En la historia urbokerno, ĉirkaŭata de muroj, troviĝas temploj, monaĥejoj, parkoj kaj la iama reĝa palaco; Mandalay estis ĉefurbo de la birma reĝlando ĝis la okupado de la lando fare de Britio en 1886.

Mandalay posedas internacian flughavenon (ICAO-kodo VYMD, IATA-kodo MDL).

Kuriozaĵoj redakti

En pagodo Kuthodaw estas konservata la plej granda "libro" de la mondo, konsistanta el 729 ŝtonaj "paĝoj", kiuj enhavas la budhismajn skribojn.

Fotaro redakti


Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti