Mandolino (manĝilaro)

La mandolino estas kuireja ilo uzata por fajne kaj unuforme tranĉi legomojn, fromaĝon, ŝinkon, ktp pli facile. Ekzistas diversaj modeloj kiuj kapablas tranĉi je juliana stilo aŭ eĉ fajnaj rondtranĉaĵoj el cepo, rapo, celerio, ktp.

Mandolino uzata por tranĉi karotojn.

La ilo havas du pecojn kiuj glitiĝas. Super la fiksa surfaco ekzistas akraj klingoj kiuj povas esti alĝustigataj kun la celo tranĉi laŭ diversaj dikecoj laŭ bezonoj de la kuiristo, la klingoj estas akraj ambaŭflanke por tiel tranĉi duoble. La manĝaĵo estas metata sur la movigan parton kaj estas agitita per movado tien kaj reen por ke ĝi eligu la tranĉaĵojn.

Mandolino estas konsiderata danĝera ilo, kiu devas esti zorgeme manipulata, precipe kiam oni alĝustigas la kinglojn, tiel oni rekomendas la uzon de gantoj por eviti ajnan incidenton. Tiu ĉi ilo populariĝis inter neprofesiaj kuiristoj ĉar ĝi simplas kaj rapide tranĉas perfektajn pecojn.