Maneĝa placo (Moskvo)

Maneĝa placo (ruse Манежная площадь) situas encentre de Moskvo, Rusio apud la norda, ekstera muro de Kremlo.

Maneĝa placo
placostrato [+]

LandoRusio

SituoMoskvo
- koordinatoj55° 45′ 21″ N, 37° 36′ 53″ O (mapo)55.75583333333337.614722222222Koordinatoj: 55° 45′ 21″ N, 37° 36′ 53″ O (mapo)
Poŝtkodo125009 [+]

Maneĝa placo (Moskvo) (Moskvo)
Maneĝa placo (Moskvo) (Moskvo)
DEC
Lokigo de Moskvo en Eŭropa Ruslando
Map
Maneĝa placo
Vikimedia Komunejo:  Manezhnaya Square (Moscow) [+]
vdr
Maneĝo kaj rajdantoj
Moskva maneĝo

La granda maneĝo, konstruita en 1817 laŭ projekto de arkitekto Agustín de Betancourt, donis sian nomon al la placo.

En ĝi ĉefe rajdantoj trejnis ĉevalojn kaj sin mem. Ekde 1831 ĝin oni uzas ankaŭ kiel eksponejon.

La 14-an de marto 2004 tute forbrulis ĝiaj lignaj fragmentoj. Ekde la 18-an de februaro 2005 la restarigita kaj modernigita maneĝo refunkcias.

Moskva universitato en 1900
Maneĝa placo kaj hotelo "Moskva"

La kontraŭan flankon de la placo okupas ĵus rekonstruita hotelo "Moskva", kies bela eksteraĵo estas bone konata en la mondo.

Laŭlonge de la norda limo de la placo cirkulas aŭtomobila trafiko. Ĝin ornamas kelkaj belaj malnovaj konstruaĵoj, inter kiuj plej rimarkindaj estas hotelo "National" kaj Moskva Ŝtata Universitato.

La hotelo aperis en 1903 kaj jam tiam ĝi frapis okulojn de vizitantoj per siaj luksaj eksteraĵo kaj interno. Ĉiu ĉambro havis telefonon, multekostan meblaron kaj ceterajn avantaĝojn. Ekde marto 1918 la hotelo estis rezidejo de la bolŝevika registaro, kiun gvidis Vladimiro Lenin. En 1996 ĝin aĉetis la kompanio "Le Meridien", kiu donis al ĝi statuton "La Reĝa hotelo" por VIP-personoj.

Maneĝa placo kun la kupolo
Maneĝa placo kaj Kremlo

En malnova konstruaĵo de Moskva Ŝtata Universitato nun funkcias nur la ĵurnalista fakultato kaj iuj aliaj. La ĉefa grandega konstruaĵo de la altlernejo troviĝas aliloke sur Paseraj montoj.

En la universitato en 1879 - 1881 studis medicinon kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof.

Inter Maneĝa placo kaj Aleksandrova ĝardeno troviĝas rimarkinda areo kun la kurba artefarita baseno. Ĝin ornamas la blanka balustrado kaj beligas kelkaj neordinaraj skulptaĵoj, prezentantaj personojn de famaj rusaj fabeloj.

Sub la placo oni establis la trietaĝan bazaron, kiun kovras surteraj vitraj kupoloj somere akvumataj per multaj fontanoj.

Sur Maneĝa placo troviĝas deira punkto (t.n. kilometro "0"), de kiu oni mezuras distancojn en Rusio.

Skulptaĵoj de famaj rusaj fabeloj
Kilometro 0

Maneĝa placo estas tre oportuna loko por observado de multaj ĉirkaŭaj vidindaĵoj, kiun ŝatas viziti turistoj.

Eksteraj ligiloj redakti