Manuel Pavía y Rodríguez de Alburquerque, konata ankaŭ kiel Generalo Pavía (Kadizo, 2-a de aŭgusto de 1827 - Madrido, 4-a de januaro de 1895). Generalo hispana kies puĉo praktike finis kun la Unua Hispana Respubliko. Li eniris en la legendo ke li eniris en la Kongreso surĉevale.

Generalo Pavía.

Partoprenis en la ribelo de Villarejo (1866) sub la komando de Juán Prim kaj, post la fiasko de koncerna pronunciamiento milita, li foriris al la ekzilo; kaj revenis post la Hispana Revolucio de 1868 kiu detronigis la reĝinon Isabel la 2-a (Hispanio).

Dum la 1a Respubliko li batalis kontraŭ la Karlistoj en Navaro kaj kontraŭ la movadoj kantonismaj en Andaluzio, estante nomumita dum la prezidanteco de Castelar kiel Ĝenerala Kapitano de Kastilio la Nova.

La 3-a de januaro de 1874, kiam Castelar perdas voĉdonon parlamentan, li sendis roton al la Parlamento, nuligante ĝin kaj finante tiel la parlamentan reĝimon. Post la puĉo, Pavía kunvokis ĉiujn politikajn partiojn -krom kantonalimaj kaj karlismaj, kiuj estis armile kontraŭ la centra registaro- por formi registaron de nacia koncentriĝo, kiu donus la povon al la generalo Francisco Serrano.