Manuo (sanskrite मनु, manu) estas hinduisma termino kiu, inter pluraj signifoj, signifas la unuan homon. La vorto homo en Sanskrito estas मानव (mānava), kiu signifas de manuomanuido.[1]

En pli modernaj tekstoj, la termino estas titolo de dek kvar legendaj kŝatrijoj kiuj regis la mondon aŭ la unuaj prauloj de legendaj dinastioj, kiuj rekomenciĝas en la komenco de ĉiu kalpo.[1] Laŭ la Puranoj, ĉiu kalpo estas dividita en dek kvar manvantarojn, kaj ĉiu manvantaro estas regita de malsama manuo. La termino aperas en la Leĝoj de Manuo kiel prefiksa titolo, kaj parolas pri la unua manuo, la manuo Svajambuvo, la filo de Brahmao.[2]

La nuna manuoRedakti

La nuna universo estas regita de la 7-a manuo, la manuo Vajvasvato[noto 1],[2] kiu en la Purano de Viŝnuo estis la raĝo de Dravido antaŭ ol la tutmonda diluvo,[3] kaj estis avertita pri la diluvo de Macjo, la fiŝa avataro de Viŝnuo, kaj konstruis boaton por savi la Vedojn, sian familion, kaj la sep saĝulojn kun la helpo de Macjo. La rakonto aperas en barataj klasikaj tekstoj, kiel la Mahabarato kaj la Puranoj kaj similas tiujn pri la diluvoj de Gilgameŝ kaj la arkeo de Noa.[4]

NotojRedakti

  1. Ankaŭ nomita Ŝradadevo aŭ Satjavrato.[3]

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Dalal 2010, p. 242.
  2. 2,0 2,1 Dalal 2010b, p. 229.
  3. 3,0 3,1 Daniélou 2003, p. 19.
  4. Klostermaier 2007, p. 97.

BibliografioRedakti

  1. Dalal, Roshen. (2010) Hinduism: An Alphabetical Guide (angle). Penguin Books, p. 242. ISBN 978-0-14-341421-6.
  2. Dalal, Roshen. (2010b) The Religions of India: A Concise Guide to Nine Major Faiths (angle). Penguin Books, p. 229. ISBN 978-0-14-341517-6.
  3. Klostermaier, Klaus K.. (2007) A Survey of Hinduism: Third Edition (angle). SUNY Press, p. 97. ISBN 978-0-7914-7082-4.