Maomaoj (Gymnomyza) estas genro de birdoj en familio de mielmanĝuloj (Melifagedae). Ĝi enhavas birdojn endemiajn en kelkaj insuloj en sud-eosta Pacifiko, aparte en kaj apud Novkaledonio, Samoo kaj Fiĝio. La kutima nomo de la genro devenas de onomatopea nomo ma'oma'o, kiun samoanoj uzas por samoa maomao.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maomaoj
Giganta maomao (Gymnomyza brunneirostris)
Giganta maomao (Gymnomyza brunneirostris)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Mielmanĝuloj Meliphagidae
Genro: Gymnomyza
Reichenow, 1914
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio

redakti

Laŭ nuna taksonomio oni agnoskas 4 speciojn de maomaoj:[1]

Ekzistas suspektoj ke tiu ĉi genro povas esti polifiletika. Gymnomyza viridis kaj Gymnomyza brunneirostris estas la plej parencaj inter si, dum Gymnomyza samoensis pli proksimas al klado kiu ankaŭ enhavas na Foulehaio kaj Xanthotis provocator, kaj Gymnomyza aubryana estas aparta kaj antikva linio.[2]

Referencoj

redakti
  1. Melaphagidae. The Trust for Avian Systematics. Alirita 2023-07-16.
  2. Marki P. Z., Jønsson K. A., Irestedt M., Nguyen J. M. T., Rahbek C., Fjeldså J. (2017). “Supermatrix phylogeny and biogeography of the Australasian Meliphagides radiation (Aves: Passeriformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution (en), p. 516—529. doi:10.1016/j.ympev.2016.12.021.