Mararmea Milita Kolegio

La Mararmea Milita Kolegio (angle Naval War College; akronime NWCNAVWARCOL) estas la komanda kaj staba kolegio de la Usona Mararmeo [1].

Mararmea Milita Kolegio
staff college • Kampuso • mararmea lernejo
moto Viribus mari victoria
Venko per marpotenco
Informoj
fondodato 1884
Situo
Geografia situo 41° 30′ 24″ N, 71° 19′ 44″ U (mapo)41.506667-71.328889Koordinatoj: 41° 30′ 24″ N, 71° 19′ 44″ U (mapo)
lando Usono
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• American Council on Education vd
Mararmea Milita Kolegio (Rod-Insulo)
Mararmea Milita Kolegio (Rod-Insulo)
DEC
Mararmea Milita Kolegio
Mararmea Milita Kolegio
Mararmea Milita Kolegio (Usono)
Mararmea Milita Kolegio (Usono)
DEC
Mararmea Milita Kolegio
Mararmea Milita Kolegio
Map
Mararmea Milita Kolegio
vdr

La kolegio estis fondita en 1884 kaj tra la jaroj da sia ekzisto trejnis pli ol 24,000 oficirojn. Ĉiu kohorto inkluzivas ĉirkaŭ 600 oficirojn de la Mararmeo, aliajn branĉojn de la Usonaj Armitaj Fortoj, federaciajn agentejojn, kaj eksterlandajn militistojn, aldone al ĉirkaŭ 1,000 studentoj en distanclernadoprogramoj. La studoj por tiuj, kiuj ĉeestas en la kolegio, daŭras ĉirkaŭ 10 monatojn en tri semestroj. La kolegio donas magistron en defendo kaj strategiostudoj aŭ diplomon en nacia sekureco kaj strategiostudoj. Mallongaj trejnaj kursoj por rezervoficiroj ankaŭ estas disponigitaj en la kolegio. Ĝi estas unu el la dek naŭ federaciaj akademioj de Usono.

La kolegio konsistas el ses akademiaj unuoj:

  • College of Naval Command and Staff (CNCS) Maramea Milito-Kolegio - destinita por ĉefoficiroj de ĉiuj branĉoj kaj ĉefoficiroj en la diversaj federaciaj agentejoj
  • Maritime Advanced Warfighting School (MAWS) Kolegio por Komando kaj Kunlaborantaro - celita por oficiroj en la rango de vickomandanto /maĵoro kaj iliaj ekvivalentoj en federaciaj agentejoj
  • College of Naval Warfare Maramea Komando-Kolegio - destinita por ĉefoficiroj de eksterlandaj mararmeoj
  • Naval Headquarters College - celita por mezaj oficiroj de eksterlandaj mararmeoj
  • La distanclernado kolegio - celita por oficiroj en regula kaj rezerva servo same kiel registardungitoj kaj limigita nombro da mararmeaj oficiroj de aliancitaj landoj. kaj ebligas ricevi diplomon per korespondaj studoj aŭ interretaj kursoj
  • La Kolegio por Funkcia kaj Strategia Gvidado - estas celita por altrangaj oficiroj de almenaŭ la rango de kontradmiralo, kaj disponigas trejnadon en la kampoj de la kombinitaj staboj.

Referencoj redakti

  1. Jackson, J. E., & McCarthy, C., eds., Naval War College: The Navy's Home of Thought (Tampa: Faircount Media Group, 2011).

Eksteraj ligiloj redakti