Marc Bartra

kataluna kaj hispania futbalisto

Marc Bartra (per plena nomo Marc Bartra Aregall, prononco laŭ sistemo IFA katalune ˈmarɡ ˈbartɾə əɾəˈɣaʎ, hispane ˈmarɣ ˈβartɾa aɾeˈɣal) (naskiĝis la  15-an de januaro 1991(nun 1991-01-15) en Sant Jaume dels Domenys, Katalunio, Hispanio, do nun 33-jara) estas kataluna profesia futbalisto.

Marc Bartra
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1991 (1991-01-15) (33-jaraĝa)
en Sant Jaume dels Domenys
Lingvoj katalunahispana
Loĝloko Sant Jaume dels Domenys
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Melissa Jiménez
Amkunulo Melissa Jiménez • Jessica Goicoechea
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2009 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj. Krome li ekde la jaro 2010 ankaŭ aktivas en la kataluna nacia teamo de futbalo. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la kluboj RCD Espanyol (2001–2002) kaj poste FC Barcelona (2002–2009), li inter la jaroj 2009 kaj 2016 daŭrigis sian karieron kiel profesia futbalisto en la klubo de sia junaĝo, kaj ekde tiam estas parto de la 1-a vira teamo de la klubo Borussia Dortmund en Germanio. Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "4".