Marcelino Sanz de Sautuola

Marcelino Sanz de Sautuola estis hispano malkovrinta, esplorinta kaj diskoniginta la pentraĵojn de la kaverno Altamira. Li naskiĝis kaj mortis en Santandero, Kantabrio.

Marcelino
Persona informo
Naskonomo Marcelino Sanz de Sautuola y Pedrueca
Naskiĝo 2 de junio 1831
en Santandero
Morto 2 de junio 1888
en Santandero
Lingvoj hispana
Loĝloko Puente San Miguel
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Infano María Sanz de Sautuola
Okupo
Okupo antropologo • arkeologo • natursciencisto • rock art specialist • advokatojuristo
vdr

Li amatore lernis prahistorion kaj ekde infana aĝo interesiĝis pri naturscienco, botaniko kaj geologio. En 1866 li publikigis raporton pri klimato-kutimiĝo de eŭkalipto en Kantabrio. En la 1870-aj jaroj li iniciatis esploron en kavernoj en Camargo. Dum vizito al Universala Ekspozicio en Parizo en 1878 li kontemplis la ekspoziciojn pri prahistoriaj objektoj kaj decidis plu esplori sian naskolandon Kantabrio.

En la somero de 1879, akompanite de sia 8-jaraĝa filino María, li vizitis la kavernon Altamira. Tie, lia filino malkovris la pentraĵojn. La sekvan jaron, 1880, li prezentis raporton indikantan ties tezon pri tio, ke la pentraĵoj estas prahistoriaj. Tiun tezon malakceptis tiamaj fakuloj, kiuj krome akuzis lin je trampemo.

Oni publike agnoskis la pentraĵojn kiel verajn 14 jarojn post lia morto. Oni kalkulas, ke oni pentris la ĉefajn pentraĵojn de Altamira iam en Magdalenio, tio estas, inter 15000 kaj 10000 antaŭ Kristo, kvankam estas ankoraŭ aliaj pli fruaj pentraĵoj.