Marchegg-a Orienta Fervojo

La Marchegga Orienta Fervojo (germanlingve Marchegger Ostbahn), ankaŭ nomata Orienta Fervojo (orienta linio) (Ostbahn (östliche Linie))[1] estas unutraka kaj plejparte neelektrigita branĉfervojo de la Aŭstruja Orienta Fervojo, Ĝi kondukas de Vieno-Stadlau al Marchegg, kie ĝi kuniĝas kun la Loka Fervojo de Gänserndorf al Marchegg, kaj plu trans la aŭstruja-slovakuja limo al la ĉefstacio de Bratislavo, Bratislava hlavná stanica.

Haltejo Glinzendorf

Konduko redakti

Ĝi deiras de la Laa-a Orienta Fervojo ĉe la haltejo Wien Erzherzog-Karl-Straße. Ĝis la sekva haltejo Wien Hirschstetten ĝi estas elektrigita. Post unu plia haltejo en Vieno (Wien Hausfeldstraße), ĝi kondukas rekte tra la Morava kampo ĝis Marchegg, kaj tie transiras Moravon al Slovakujo.

Estonteco redakti

Estas planate konstrui duan trakon kaj elektrigi tiun ĉi fervojon. Ankoraŭ ne estas fiksa dato por la komenco de tiu konstruado; ĝi okazos nur post 2016.[2]

Referencoj redakti

  1. Ekzemple en Freytag & Berndt: Städteatlas Großraum Wien 2011
  2. Rahmenplan ÖBB und Prioritätenreihung ASFINAG. Arkivita el la originalo je 2015-02-10. Alirita 2013-07-13.