Marek Pietrzak

pola esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Marek Włodzimierz PIETRZAK (naskiĝis la 5-an de junio 1937, mortis la 29-an de majo 1968)[1] estis pola esperantisto ekde aŭtuno 1955; membriĝis en Pola Esperanto-Asocio la 1-an de januaro 1956. Fondinto kaj la unua prezidanto (24-a de septembro 19583-a de marto 1961) de Pola Esperanto-Junularo[2]; poste – estrarano de PEJ por kunlaboro kun junularaj organizaĵoj. En 1959 Marek Pietrzak estis prezidanto de LKK de IJK 1959 en Gdansko[3]. En la 1960-aj jaroj li estis ĝenerala sekretario de TEJO.[4] Li estis edzo de Barbara Pietrzak.

Marek Pietrzak
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1937 (1937-06-05)
Morto 29-an de majo 1968 (1968-05-29) (30-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Familio
Edz(in)o Barbara Pietrzak
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Marek Pietrzak estis studento ĉe la Historia Fakultato de Varsovia Universitato, kie antaŭ la morto li prilaboris disertacion pri la historio de TEJO[5].

Fontoj redakti

  1. revuo Esperanto, septembro 1968, paĝo 134
  2. Dek jaroj de la Pola Esperanto-Junularo; en: Pola Esperantisto : esperantaj sciigoj por pollingvanoj. 1970, 1, p. 6
  3. Ekkonu gvidantojn de PEJ, Pola Esperantisto n-ro 2/1961, p. 14
  4. Esperanto, januaro 1963
  5. Nekrologo en Pola Esperantisto, n-ro 2/1968, p. 8