Mareno la 2-a

papo de la katolika eklezio

Mareno la 2-a (en la malfrua mezepoko ofte ankaŭ erare nomita „Marteno la 2-a“) estis papo de 942 ĝis 946.

Mareno la 2-a
128-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo ???
Pontifiko de 30-a de oktobro 942
ĝis Majo 946
Antaŭulo Stefano la 8-a
Sekvanto Agapeto la 2-a
Persona informo
Naskiĝo ???
en Romio, Italio
Morto Majo 946
en Romio, Italio
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis de romana origino kaj antaŭ sia pontifikeco verŝajne kardinalpresbitero de la preĝejo Sankta Ciriako.

Marenon nomumis papo la tiam en Romo ĉiopova princo Alberiĥ la 2-a. De ties decidoj li estis plene dependa.

Nur ok dokumentoj (posedatestoj al italaj episkopaj preĝejoj kaj monaĥejoj) estas tradiciitaj de li. Al la arkiepiskopo Frideriko de Majenco en Germanio li donis la rangon de apostola vikario.

Vidu ankaŭ redakti