Stefano la 8-a

papo de la katolika eklezio

Stefano la 8-a estis papo ekde la 14-a de julio 939 ĝis sia morto finde de oktobro 942.

Stefano la 8-a
127-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo ???
Pontifiko de 14-a de julio 949
ĝis Oktobro 942
Antaŭulo Leono la 7-a
Sekvanto Mareno la 2-a
Persona informo
Naskiĝo ???
en Germanio
Morto Oktobro 942
en Romio, Italio
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis romano, Alberiĥ la 2-a nomumis lin papo. Verŝajne antaŭe li estis kardinalpresbitero de Sanktaj Silvestro kaj Marteno. Li estis sub la influo de Alberiĥ kaj regis nur fomale super la Eklezia Ŝtato.

Pri la mallonga pontifikeco nur malmultaj okazajoj estas konataj: Stefano subtenis kune kun Alberiĥ la monaĥejreformojn de Klunizo kaj akceptis kiel vizitanton la abaton Odo de Klunizo. Krome li apogis la okcidentfrankan reĝon Ludovikon la 4-an.

Pli postaj, malcertaj fontoj diras, ke Stefano la 8-a fine partoprenis en komploto kontraŭ Alberiĥ, ke li, enkarcerigita kaj mutilita, mortis je siaj vundoj.

Vidu ankaŭ redakti