Odo de Cluny

(Alidirektita el Odo de Klunizo)

Odo de Cluny (naskiĝis ĉirkaŭ 878 apud Le Mans; mortis la 18-an de novembro 942 en Tours) estis la dua abato de la benediktana abatejo de Cluny (en Esperanto Klunizo[1]) kaj iniciatis la Cluny-an reformon de la monaĥejoj. Ekde 1407 li estas sanktulo.

Sankta
Odo de Cluny
Persona informo
Odon de Cluny
Naskiĝo 1-an de januaro 878 (0878-01-01)
en Le Mans
Morto 18-an de novembro 942 (0942-11-18) (64-jaraĝa)
en Tours
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Mezepoka latino vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
muzikologo
hagiografo
komponisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Kanonizo 1407
Festotago 18-a de novembro
Atributoj servanta malriĉulojn kun libro
Patroneco muzikistoj; por pluvo, kontraŭ trosekeco
2-a abato de Cluny
Dum 927942
Antaŭulo Berno de Baume
Sekvanto Aymardus
abato de Saint-Pons-de-Thomières
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filo de nobelo, Odo ricevas bonan edukadon ĉe Vilhelmo de Akvitanio. Poste li aliĝis al la benediktanoj kaj studas en Tours kaj Parizo. Li konsekriĝis pastro en la abatejo Baume-les-Messieurs. Post la morto de la unua abato Berno, Odo transprenis en 927 la estradon de la abatejo de Cluny. Li zorgis pri ekzakta obeo al la ordenaj reguloj kaj sukcesis kontraŭ rezisto de monaĥejaj altranguloj, sed kun la aprobo de nobelaro kaj de la Papo, ke multaj monaĥejoj estis metitaj sub la estrado de Cluny. Tiel kreskis la influo de la reformideoj.

Odo estis ankaŭ muzikema kaj mem komponis ĥoralojn kaj verkis kelkajn muzikoteoriajn verkojn.

Festotago

redakti

La festotago de la sanktulo estas la 18-a de novembro. Odo estas protektanto de la muzikistoj. Oni petas lian helpon por pluvo kaj kontraŭ trosekeco.

Ikonografio

redakti

Odo estas ofte bildigita kiel abato servanta malriĉulojn kun libro.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti