Marie-Louis-Félix Chevrier de Corcelles

Marie-Louis-Félix Chevrier de Corcelles estis franca politikisto kaj deputito de la departemento Ain. Li naskiĝis la 31-an de decembro 1782 en Bourg-en-Bresse kaj mortis la 20-an de januaro 1855 en la sama komununo[1].

Marie-Louis-Félix Chevrier de Corcelles
Persona informo
Marie-Louis-Félix Chevrier de Corcelles
Naskiĝo 31-a de decembro 1782
en Bourg-en-Bresse
Morto 20-a de januaro 1855
en Bourg-en-Bresse
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Monarkismo
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de Jean-Félix Chevrier de Corcelles, reĝa konsilisto kaj leŭtenanto en Bresse, kaj de Marie-Barbe-Constance Périer, li studadis en la centra lernejo de la departemento Ain, kie li interalie havis la proferoson André-Marie Ampère. Li sekve fariĝis advokato. Iom poste, li estis nomumita kiel imperia vicprokuroro en Liono, kaj baldaŭ taskiĝis pri la prezidanteco de la tribunalo de unua instanco de Bourg-en-Bresse.

Li verkis kaj publikigis en 1825 filozofian eseon, sub la titolo « Eseo pri abstraktaĵoj » (france Essai sur les abstractions).

Li kandidatiĝis pri deputiteco la 17-an de novembro 1827, kaj estis elektita en la unua distrikto. Li seĝis inter la moderaj subtenantoj de la reĝo, kaj estis denove elektita la 23-an de junio 1830. Li plenumis fideljuron al Ludoviko-Filipo post la franca revolucio de 1830, kaj ne opoziciis la novan reĝimon konatan kiel la julia monarkio. Li estis elektita por nova deputita mandato la 5-an de julio 1831.

En 1845, li ricevis la titolon de honora prezidanto de la tribunalo de Bourg-en-Bresse.

Referencoj redakti

Literaturo redakti