Marie Jean François Philibert Le Carlier d'Ardon
Marie Jean-François Philbert Le Carlier d'Ardon, naskiĝinta la 20-an de novembro 1752 en Laon (Aisne) kaj mortinta la 22-an de aŭgusto 1799 en Parizo en la eksa 12-a arondismento de Parizo, estis politikisto dum la franca Revolucio.[1]
Marie Jean François Philibert Le Carlier d'Ardon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de novembro 1752 en Laon | ||||
Morto | 22-an de aŭgusto 1799 (46-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
En majo 1789, dum la Ĝeneralaj Ŝtatoj, Le Carlier, tiam urbestro de Laon kaj reĝa sekretario, estas elektita kiel reprezentanto de la tria stato por la bajulolando Vermandois el ses kandidatoj entute.[2] Li voĉdonis favore al la aneksado de Comtat Venaissin fare de Francio.[3]
En septembro 1792, Le Carlier fariĝis deputito de la departemento Aisne en la nacia Konvencio[4]. Dum la proceso de Ludoviko la 16-a, li voĉdonis favore al mortigo, kontraŭ la alvoko al la popolo kaj kontraŭ prokrasto. Li detenis sin voĉdoni dum la balotoj pri la akuzigo de Marat[5] kaj pri la restarigo de la Komisiono de la 12[6].
Li daŭre seĝis kiel deputito de Aisne en la konsilio de la Kvin-Cent, sed nur dum kelkaj tagoj, de la la 26-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 1795. Li estis same ministro pri polico kelkajn monatojn, de la 16-a de majo ĝis la 29-a de oktobro 1798.
Li edziĝis la 12-an de majo 1777 kun Jeanne Henriette Geneviève Mahieu de Vauvillé, kun kiu li naskis interalie filon, Marie-Charles-Henri-Philibert (1778-1860), kiu poste fariĝis ĝenerala konsilisto kaj deputito de Aisne.[7]
Referencoj redakti
- ↑ Naskoakto 242, registro de baptoj, edziĝoj kaj entombigoj (1721-1760) de la urbo Laon-Saint-Rémy-Porte. Departementa arkivejo de Aisne
- ↑ Archives parlementaires de 1787 à 1860, Première série, volumo 8, p. XXXIV.
- ↑ Archives parlementaires de 1787 à 1860, Première série, volumo 25, seanco de la 4-a de majo 1791, p. 584.
- ↑ Archives parlementaires de 1787 à 1860, Première série, volumo 52, p. 34.
- ↑ Archives parlementaires de 1787 à 1860, Première série, volumo 62, seanco de la 13-a de aprilo 1793, p. 72.
- ↑ Archives parlementaires de 1787 à 1860, Première série, volumo 65, seanco de la 28-a de majo 1793, p. 537.
- ↑ Acte de mariage (paĝo), registro de baptoj, edziĝoj kaj entombigoj (1764-1786) de Presles-et-Thierny. Departementa arkivejo de Aisne.
Literaturo redakti
- « Marie Jean François Philibert Le Carlier d'Ardon », en Adolphe Robert kaj Gaston Cougny, Dictionnaire des parlementaires français, eld. Edgar Bourloton, 1889-1891