La Marjana korakoMariana korako (Corvus kubaryi) estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el la tipa genro Corvus el la ordo de paserinoj, kiu loĝas en norda Pacifiko. Ĝi estas endanĝerita specio kiu ege malpliiĝis en nombroj ekde la 1960-aj jaroj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marjana korako
Marjana korako
Marjana korako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. kubaryi
Corvus kubaryi
(Reichenow, 1885)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La Marjana korako estas malgranda nigra korvo kun blunigra brilo en vosto kaj verdnigra brilo en dorso, supraj partoj, kapo kaj flugiloj. Ĝenerale, inoj estas malpligrandaj ol maskloj. Plenkreskulo pezas ĉirkaŭ 250 g kaj estas ĉirkaŭ 38 cm longa.

La voĉo estas laŭta krio kaaa-ah.

Distribuado kaj ekologio redakti

La Marjana korako loĝas en duarangaj arbaroj kaj en marbordaj vegetalejoj, sed nestumas nur en indiĝenaj kalkaj arbaroj. Ili loĝas ĉefe en la norda pinto de la insulo de Gvamo kaj en Rota en nordo de la insuloj Marianoj kie ĝi prefere nestumas en pintoj de du super branĉaro elstaraj arbospecioj: la joga arbo (Elaeocarpus joga) kaj la figarbo Ficus prolixa.[1]

Dieto redakti

Ege varia, la Marjana korako estas oportunema ĉiomanĝanto, kiu manĝas insektojn, lacertojn, ovojn de aliaj birdoj, ermitkrabojn, fruktojn kaj semojn.

Nestumado redakti

La Marjana korako eknestumas tiom frue kiom en julio kaj tiom malfrue kiom en marto. La nesto estas granda pokalforma platformo de etaj bastonetoj, kovrita el folifibroj. Ovodemetado estas de 1-4 ovoj, kaj ambaŭ gepatroj kovas la ovojn, maĝigas la idojn kaj zorgas la junulojn eĉ post elnestiĝo. Gepatra zorgo povas daŭri el 5 al 18 monatoj, kaj junuloj tiom longe kiom ĝis 3 jaroj malfruas antaŭ eniri la reproduktan maturecon.

Statuso kaj konservado redakti

En Guam, la malpliiĝo de la Marjana korako kialas ĉefe pro la predado fare de la enmetita Bruna arboserpento (Boiga irregularis). Spite la protekto de nestolokoj per elektraj arbobariloj, la restantaj birdoj estas konsiderataj reprodukte tro aĝaj. En Rota, multaj aliaj minacoj endanĝerigas la korvon, inklude domdisvastiĝo, konstruado de turismejoj kaj golfejoj, agrikulturaj setlejoj, nestopredado fare de enmetitaj ratoj, la lacerto Mangleja varano (Varanus indicus), uraganoj, malsanoj kaj konkurenco kun la Nigra dikruro (Dicrurus macrocercus). Pli ĵuse, la Bruna arboserpento estis enmetita ankaŭ en Rota, kio povos kaŭzi akran malpliigon en la populacio de Marjana korako tie se la populacio de serpentoj definitive setlas. La Marjana korako estas persekutata ankaŭ de loĝantoj de ambaŭ insuloj kiu konsideras ilin kiel barilo al disvolviĝo.[2]

En 1993, oni starigis National Wildlife Refuge en Guam por antaŭzorgi la restantajn arbarojn kaj la birdoj estis translokigitaj el Rota. Biologian kontrolon de la Bruna arboserpento oni pridiskutas.

Iam klasita kiel Endanĝerita specio de la IUCN,[3] oni supozis, ke ĝi estas pli rara ol tio ĝenerale konsiderata. Laŭ privalorado de ties statuso, oni trovis, ke tiu estis ĝusta, kaj la specio estas sekve listita kiel Kritike Endanĝerita kaj tiu estas ties statuso en 2008 kiel tio okazas en tuja danĝero de formorto, kaj estas tiom malmulte de birdoj kiuj povus malaperi pro ununura katastrofo eĉ kiel pro epidemio de Okcidentnila Viruso.[4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 USFWS (2007)
  2. BLI (2008a)
  3. BLI (2004)
  4. BLI (2008a,b)

Referencoj redakti