Mark Pocan
usona kongresano de Viskonsio
Mark William POCAN (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1964) estas usona politikisto en la Demokrata Partio, kiu ekde 2013 reprezentas la duan distrikton de Viskonsino en la Ĉambro de Reprezentantoj [1]. Li estas konsiderata inter la maldekstra flanko de sia partio, kaj estas, interalie, vicprezidanto de la Kongresa Progresema Caucus, asocio de progresemaj politikistoj en la Kongreso [2].
Mark Pocan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mark Pocan | |||||
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1964 (59-jaraĝa) en Kenosha | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Viskonsino ĉe Madison • Mary D. Bradford High School vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Philip Frank vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • entreprenisto vd | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pocan estis aktivulo por lesbaj, gejaj, ambaŭseksemaj kaj transgenraj rajtoj kaj vivas en samseksa edz(in)eco [3].
Referencoj redakti
- ↑ Wisconsin Blue Book 2011-2012. p. 71.
- ↑ Mark Pocan wins Madison-area US House race, keeping Baldwin's vacated seat with Democrats. chron.com. Alirita November 9, 2012.
- ↑ Our Campaigns - Candidate - Mark Pocan. Alirita July 28, 2016.