Markku Andersson

Markku Ensio Andersson (naskiĝinta 27-a de marto 1950 en Tampere) estas finna politikisto. Lia partio estas Nacia Koalicio. Li studis en Universitato de Jyväskylä sociajn sciencojn en 1970-aj jaroj. Tie li laboris kiel esplorasistanto. Li estis komunumestro de Tuusula en 1989–1993, urbestro de Lappeenranta en 1993–2004 kaj urbestro de Jyväskylä en 2004–2015. Kiam li estis urbestro de Jyväskylä, li estis la plej altsalajra komunumestro en Finnlando. En 2015 Andersson pensiuliĝis. Kiam li estis urbestro de Lappeenranta, li estis ankaŭ membro de estraro de Teknika Universitato de Lappeenranta, kaj kiam li estis urbestro de Jyväskylä, li estis ankaŭ membro de estraro de Universitato de Jyväskylä. Andersson havas tri infanojn.

Markku Andersson
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1950 (1950-03-27) (74-jaraĝa)
en Tampere
Ŝtataneco Finnlando vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr