Martakerto

geografia regiono kaj administra provinco en la nordo de Montara Karabaĥo
(Alidirektita el Martakert)

Martakert (armene Մարտակերտ, je plena nomo armene Մարտակերտի շրջան, azerbajĝane Ağdərə rayonu, ruse Мардакертский район almenaŭ ekde decembro 1922 ĝis 2023, do Mardakertskij rajon) estas geografia regiono kaj administra provinco en la nordo de Montara Karabaĥo. Ĉefurbo estas la samnoma urbo. Ĝi estis celo de akraj konfliktoj dum la milito en Montara Karabaĥo inter armenoj kaj azeroj; ĉi-lastaj kontrolas la orientan ekstremon, kaj ekde la 23-a de septembro 2023 kontrolas la tutan provincon. Ĝis la 2020-aj jaroj, antaŭ ol la milito denove fortiĝis, ĝi estis pliparte loĝata de armenoj[1][2], sed laŭ internacia juro apartenis al Azerbajĝano. La akvorezervujo Sarsang kaj la monaĥejo Gandzasar troviĝas en tiu ĉi regiono. En la somero de 2006, armenaj amaskomunikiloj anoncis ke la ruinoj de antikva urbo malkovrita en la regiono, estis konstruita de Tigrano la Granda.

Martakerto
Regiono
Province of the Republic of Artsakh [+]

LandojAzerbajĝano, Armenio

- koordinatoj40° 12′ 37″ N, 46° 48′ 33″ O (mapo)40.21027777777846.809166666667Koordinatoj: 40° 12′ 37″ N, 46° 48′ 33″ O (mapo)
Areo1 795 km² (179 500 ha) [+]

Loĝantaro20 200 [+] (2012)
Denseco11,25 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+04:00 [+]

Martakerto (Tero)
Martakerto (Tero)

Martakerto (Azerbajĝano)
Martakerto (Azerbajĝano)
DEC
Martakerto
Martakerto

Map
Martakerto

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Vido de Martakerto

Referencoj redakti

  1. Kvankam referencoj pri konkretaj procentaĵoj ŝajne malfacile haveblas - eĉ la resumoj de la loka censo de 2005 ne donas klarajn nombrojn.
  2. Almenaŭ la resumo pri la censo de 1979, ankoraŭ en Sovetunio, indikas ke tiam en la tuta provinco estis 83,1 % da armenoj kaj 15,1 % da azeroj - en la loĝloko aŭ urbo Martakert mem (tiam ruse пгт Мардакерт) estis 93,6 % da armenoj kaj 5,2 % da azeroj.

Eksteraj ligiloj redakti