Martin Green
aŭstralia sciencisto
Martin Green - naskiĝis la 20-an de julio 1948 en Brisbano - estas profesoro de la universitato de Novsudkimrio en Sidnejo, Aŭstralio, kiu aparte engaĝiĝas pri la progreso kaj vasta enkonduko de homa utiligo de sunenergio. En 2002 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.
Martin Green | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de julio 1948 (75-jaraĝa) en Brisbano |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Alma mater | Universitato McMaster • Universitato de Kvinslando |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero • mediprotektulo • universitata instruisto |