Martin Gropius

germana arkitekto (1824-1880)

Martin Carl Philipp GROPIUS (naskiĝinta la 11-an de aŭgusto 1824 en Berlino, mortinta samloke la 13-an de decembro 1880) estis germana arĥitekto. Edzigis lin Laura Antonia Elisabeth Altgeld (nask. du filinojn) kaj en 1855 Julie de Greiff (nask. kvin filinojn).

arĥitekto Martin Gropius, kiam li havis ĉ. 30 jarojn
iama Artmetia Muzeo en Berlino

Estante filo de silkaĵ-fabrikanto li frekventis la Berlinan Metiistan Instituton kaj ekzameniĝis en 1847 pri geodezio. Li ĝuis desegnadinstruiĝon ĉe A. von Koeber, lernantis mallonge ĉe Konstrua Akademio kaj pratikulis ĉe Heinrich Strack. Post kiam li trapasis la konstruistan ekzamenon en 1855, li partopreno ĉe diversaj novkonstruaj projektoj kaj helpinstruistis ĉe Karl Bötticher. Gravegis por lia faka evoluo en Berlino la kompanianeco de Heino Schmieden (1866; ilia firmo baldaŭ fariĝis unu el la plej sukcesaj en la Regna ĉefurbo). En 1867 li ekestris la instruadinstituton de la Berlina Metia Muzeo. En 1869 li fariĝis direktoro de la Reĝa Lernejo pri Artoj kaj Metioj - kaj implicite ankaŭ akademisenatoro kaj ĉefo de ĉiuj prusiaj lernejoj pri artoj. Tiam li eldonis siajn modelkolektojn.

Kiel arĥitekto li orientiĝis unue pri Schinkel kun alkliniĝo al la antikva epoko; poste Gropius transprenis ankaŭ formojn de Renesanco. Tamen la konkretiĝo de liaj verkoj ĉiam suverenis antaŭ tiaj siaj modeloj kaj ĉiam gravis la konkreta funkcio de la konstruaĵoj: ornamaĵoj estu duarangaj post la klare montrata konstrukorpo. Ofte li elektis fasadojn rigide parceligitajn kun dua, brike protektita fasado. La tuto povis esti vivigata per grejso, terakoto, sgrafito aŭ vitra mozaikdekoracio. Tre modestis - kontraŭe la tiutempaj modoj - liaj pucfasadoj. Ankaŭ por internoj kaj meblaroj li liveris multaŭn dezajnojn.

La plejparto de la elfaritaj de li aĵoj troviĝas en Berlino: malsanulejoj, bankoj ktp. Ege konata estas la riĉe aranĝita Berlina Artmetia Muzeo (strato Prinz-Albrecht-Straße n-ro 7) inter 1877 kaj 1881. Tie multas la koloroj. Samrange gravas Gewandhaus en Lepsiko (kiu finiĝis ne antaŭ 1884 kiam Gropius jam estis forpasinta).

Aliaj verkoj (elekto)

redakti
  • Provinca Frenezulejo en Eberswalde (kun Heino Schmieden)
  • Urba hospitalo ĉe Friedrichhain, Berlino
  • Berlina universitata kliniko
  • Lazareto pro la 2-a garnizono (Tempelhof
  • Regna poŝtejo (Kaselo)
  • diversaj vilaoj en Berlino kaj ĉirkaŭaĵo
  • Wirth, Irmgard: "Gropius, Martin" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 132-133

Eksteraj ligiloj

redakti