Martino ROSSI (aliaj nomoj: Martino de' Rossi, Maestro Martino da Como, Martino de Rubeis; naskiĝinta en Blenio-Grumo antaŭ 1430, mortinta post 1470) estis la plej kontata gastrozofo de la 15-a jarcento kaj mondskale la unua kuirista elstarulo. Li ĉefis en la roma palaco de la papa kamerlengo, la patriarko de Aquileia. Sur lia tomo legeblas enskribo kun la titolo princo de la kuiristoj.

Martino Rossi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1429 (1429-11-30)
en Torre
Morto 30-an de novembro 1499 (1499-11-30) (70-jaraĝa)
en Italio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Duklando de MilanoSvislando
Okupo
Okupo kuiristoverkisto
Verkoj Libro de arte coquinaria ‎
vdr
Ars coquinaria de Rossi

Vivo redakti

Li menciitis inter 1442 kaj 1468 kiel rektoro de la hejmo de San Martino Viduale je Blenio-Corzonese. Estante kuiristo de Gian Giacomo Trivulzio li verkis receptaron ("libro de cosina") kiu ege gravis por la esplorardo de gastronomio de la malfrua mezepoko.

Komenciĝis kariero lia ĉe la kortego de Francisko Sforza. Tre verŝajne li estas identa kun la en 1456 menciita kuiristo Martino, kun la en 1461 menciita Rubeus el Blenio kaj fine ankaŭ kun la supera kuiristo ("sopracogo") Martino, kiu rajtis akompani en la 1471-a jaro la dukon Galeazzo Maria Florencon.

Krome dedukteblas identecoj kun Martino, kuiristo de la patriarko de Aquileia kiu verkis Liber de arte coquinaria (kiu poste sub la titolo Epulario oftete represitis sen indiko de la vera fonto!) kaj kun la anonimulo kiu skribis De honesta voluptate. La humanisto Bartolomeo Sacchi laŭdis lin kiel neoficialan kuiriston por la papoj Paŭlo la 2-a kaj Siksto la 4-a.

Fonto redakti

  • Giuseppe Chiesi: "Rossi, Martino", ĉe: Dizionario storico della Svizzera (DSS) (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti