Masis (armene: Մասիս ), estas urbo kaj urba komunumo en la provinco Ararato en Armenio, situanta ĉe la maldekstra bordo de la rivero Hrazdan, je 14 km sude deErevano. La urbo havas grandan fervojan varostacion kiu servas Erevanon kaj kiu estis, ĝis la fermo de la landlimo kun Azerbajĝano, de internacia signifo. La loĝantaro estas ĉ. 21,376 homoj (laŭ censo de 2001). La urbo estas unu el la plej proksimaj al la monto Ararato. La montoj estas videblaj de la plej multaj areoj de la urbo. Masis troviĝas inter Erevano kaj antikva historia urbo Artaŝato.

Masis
urbo en Armenio
Administrado
Poŝtkodo 0801 • 0802
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 376  (2001) [+]
Loĝdenso 3 750 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 4′ N, 44° 26′ O (mapo)40.06744.438Koordinatoj: 40° 4′ N, 44° 26′ O (mapo) [+]
Alto 854 m [+]
Areo 5,7 km² ( 570 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Masis (Armenio)
Masis (Armenio)
DEC
Masis
Masis
Situo de Masis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Masis [+]
vdr

Masis estas unu el la plej proksimaj loĝlokoj al Monto Ararato kaj Malgranda Ararato. La montoj estas videblaj de plej multaj areoj en la urbo.

Etimologio redakti

Masis (armene: Մասիս) estas la armena nomo por la pinto de la monto Ararat.  Laŭ Historio de Armenio ĝi derivas la nomon de reĝo Amasia, la pranepo de la armena patriarko Hajko, kiu laŭdire nomis la monton Masis laŭ sia propra nomo.

Historio redakti

 
Vidaĵo de Masis en 2006

Historie, la teritorio de nuntempa Masis estis inkluzivita ene de la kantono Vostan Hajoc de la historia provinco Ajrarato de Antikva Armenio.

Masis estis oficiale fondita fare de la soveta registaro en 1953 kiel Hrazdan, post la fuzio de la vilaĝoj Narimanlu , Zangibasar , kaj Uluĥanlu. En 1969 la lĝloko estis renomita Masis por iĝi la centro de la re-fondita rajono Masis en 1937 ĝis ĝi estis nuligita en 1953. En 2 jaroj Masis ricevis la statuson de urbotipa setlejo en 1971.

La loĝloko estis evoluigita kiel centro por agrikulturaj produktoj kaj malpezaj industrioj dum la sovetiaj jaroj. Ĝi iom post iom fariĝis hejmo de multaj grandaj firmaoj inkluzive de la Al. Miasnikiana meblofabriko, la Masis-unuo de la Erevana tapiŝa tekstilfabriko, same kiel filio de la Erevana papera fabriko.

Post la dissolvo de Sovetunio, Masis ricevis la statuson de urbo ene de la nove kreita provinco Ararato, surbaze de la nova leĝo de la teritoria administrado de la Respubliko Armenio aprobita en 1995.

Masis estas ligita kun kelkaj vilaĝoj etendiĝantaj ĝis la rivero Aras ĉe la limo kun Turkio. Nokte oni povas vidi la lumojn de multaj kurdaj vilaĝoj sur la deklivoj de la monto Ararato en Turkio.

Geografio redakti

 
Lago Viŝap kaj Masis

Masis situas en la Ararat-ebenaĵo sur la maldekstra bordo de rivero Hrazdan, 16 km sudokcidente de Erevano sur la vojo al la antikva urbo Artaŝata. Ĝi havas mezan altecon de 854 metroj super la marnivelo.

Somero ĝenerale estas mallonga sed varma en Masis, dum vintro estas relative longa kaj tre malvarma.

Demografio redakti

Loĝantaro redakti

La plimulto de la loĝantaro en Masis estas etnaj armenoj alvenintaj en la regiono de la iranaj urboj Ĥoj kaj Selmas, post la rusa-persa milito de 1826–1828 .

Jen la loĝantara templinio de Masis ekde 1959:.

Jaro 1959 1970 1975 1980 2001 2011 2016
Loĝantaro 3.138 4.961 8.142 13.248 21.376 20,215 18.500

Religio redakti

 
Preĝejo Sankta Tadeo de Masis

La vasta plimulto de la loĝantaro en Masis apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio estas la Ararata Pontifika Diocezo, estrata de ĉefepiskopo Navasard Kĉojan (kun sidejo en Erevano).

La malgranda preĝejo Sankta Georgo malfermiĝis en 2009, estis la unua preĝejo de Masis. Tamen la ĉefa preĝejo de la urbo estas la preĝejo Sankta Tadeo, konsekrita la 4-an de oktobro 2015 de Katolikoso de Ĉiuj Armenoj Garegino la 2-a. La fundamentoj de la preĝejo estis metitaj en 1991. En 2005 la konstruado de la preĝejo estis iniciatita kaj financita de filantropo Hrant Vardanjan, kaj ĉiujn konstruajn laborojn kompletigis liaj filoj Mikajel kaj Karen.

Kulturo redakti

Masis havas kapelon el la 16-a jarcento kiu nomiĝas sankta Tadeo, kaj preĝejon el la 19-a jarcento kiu estas konata kiel la Sankta Dipatrino.

Nuntempe la urbo havas publikan bibliotekon kaj muzikan lernejon nomatan Arno Babaĝanjan.

La monumento de la dua mondmilito starigita en 1983 estas unu el la ĉefaj famaĵoj de Masis.

Transportado redakti

Masis havas stacidomon ekde la formiĝo de la urbo. Ĝi ligis Erevanon kun Naĥiĉevano same kiel Irano dum la soveta epoko. Tamen, post la malfondo de Sovetunio, la stacio estis forlasita.

La Aŭtovojo M-2, kiu ligas la ĉefurbon Erevano kun suda Armenio, trapasas la orientajn limojn de la urbo Masis.

Ekonomio redakti

 
La centro de Masis dumnokte
 
Loĝbloko en Masis.

La industria distrikto Masis okupas la okcidentan duonon de la urbo. Bedaŭrinde, la plej granda parto de la sovetia industrio en Masis estis forlasita post la sendependeco de Armenio. Tamen Masis nuntempe estas ĉefa centro por tabaka industrio en Armenio kaj Transkaŭkazio, kun 2 gigantaj fabrikantoj: Masis Tobacco- fabriko (ekde 1999) kaj Internacia Masis Tabak- fabriko (ekde 2002).

Ĝi ankaŭ estas hejmo de la Granda Majstro ondumita kartona enpakado kaj etikeda presfabriko (ekde 1995), grajnfabriko Masis Garun (ekde 1995), kompanio Berma por konstruado kaj konstrumaterialoj (ekde 1997), fabriko Masis Woodcraft (ekde 2004), Farmacia fabriko Medicinaj Horizontoj (ekde 2005),  Masis Woodworking Center , kaj Sonomad- fabriko por konstrumaterialoj.

Masis estas hejmo de la plej granda buĉejo en Armenio, la armena-irana komuna entrepreno Voske Kacin.  Ĝi estis fondita en 2015 kaj fariĝis la unua buĉejo en Armenio, kiu provizas siajn produktojn per la Halal-atesto.

Edukado redakti

Masis havas 6 publikedukajn lernejojn kaj 6 infanĝardenojn. Ĝi ankaŭ estas hejmo de la Masisa Ŝtata Agrikultura Altlernejo.

Sporto redakti

Masis FC reprezentis la urbon en la hejmaj futbalaj konkursoj ĝis 1994 kiam la klubo dissolviĝis pro monaj malfacilaĵoj.

La Masisa Infana kaj Junulara Sporta Lernejo Armen Nazarjan estis malfermita en septembro 2016.

La 28-an de marto 2017, la konstruado de nova sportejo estis lanĉita en la urbo Masis, kun la donaco de la Fondaĵo Familio Adibekjan por Antaŭeniĝo (AFFA).  La centro, kun kosto de 2 milionoj da usonaj dolaroj, havos kampojn por mini-futbalo, korbopilko, eksterdoma sporto, kaj ankaŭ ludejon por infanoj kaj socian familian klubon.

Famaj homoj redakti

  • Armen Nazarjan , dufoja olimpika greko-romia luktado-ĉampiono kun Armenio kaj Bulgario.
  • Ĥagani Mammadov, azera emerita futbalisto .

Referencoj redakti