Masonabelo estas sole vivanta kaj laboranta abelo el la familio de megaĥiledoj (Megachilidae), precipe el la genro Osmia, sed ankaŭ genroj Hoplitis kaj Hoplosmia, kaj la nomon oni kelkfoje donis ankaŭ al aliaj membroj de la familio, ekzemple Anthidium. Oni nomas ilin "masonabeloj" pro ilia kutimo masonece konstrui ĉelformajn nestojn por la idoj el koto, ligno, aŭ alia materialo. La masonabeloj estas tre lertaj kaj rapidaj polenantoj.

Kornofrunta masonabelino (Osmia cornifrons) ĉe la nestopordo
Paro da ruĝaj masonabeloj (Osmia rufa)

Fontoj redakti

Bazita sur la angla Vikipedio.