Matamala de Almazán
Matamala de Almazán [mataMAla dealmaZAN] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.
Matamala de Almazán | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42211 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 260 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 30′ N, 2° 38′ U (mapo)41.506388888889-2.64Koordinatoj: 41° 30′ N, 2° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 945 m [+] | ||
Areo | 62 km² (6 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Matamala de Almazán [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 62,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 266 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 650 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 38 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi enhavas la loĝlokojn Matamala de Almazán, Matute de Almazán kaj Santa María del Prado. En ĝia teritorio inkludita en la Reto Natura 2000 estas Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 36 hektarojn, nome 1 % de la teritorio.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Meze de la 19-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Matute de Almazán kaj Santa María del Prado.
El 1892 estis fervoja stacio kiu jam ne plu funkcias.
En 1965 oni filmis en la teritorio scenojn de la filmo Doctor Zhivago de David Lean.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj la urbodomo.