Matrico (tiparo)

muldilo por tiparo

Matrico estas peco normigita el metalo cele al formado de la muldilo de presarta tiparo. La tradicia procezo estis inventita de Johannes Gutenberg en la kadro de grupo de inventoj kiuj konstituas la sistemon de la presmaŝino de moveblaj tipoj.

La matrico estas komponita ĝenerale de prisma peco el kupro sur kiu oni gravuras la formon vakue de litero aŭ signo. Tion oni faras per stampado pere de grifelo, kaj pli ĵuse per elektrokemiaj aŭ mekanikaj procedoj (pere de pantografo). Tiun matricon oni metas en muldilo pli malpli proksimume prisma, tiel ke ĝi konstituas la pinton kiu fermas ĝin ĉe ties malsupra parto. En la matrico la desegno estas gravurita en natura aŭ rekta sinteno, dum en la grifelo kaj en la movebla tipo la litero estas renversita en spegula simetrio, por povi produkti ĝustan presadon.

La muldilo de kiu formas parton la matrico povas esti mana, aŭtomata, aŭ formi parton de komponmaŝino kiel Linotipo aŭ Monotipo. En la aŭtomataj procedoj la matrico kutime estas konsiderinde diferenca disde la permana procedo.