Mats Arehn

sveda reĝisoro, scenaristo kaj produktoro

Mats Arehn, origina familia nomo Hagmann, naskita la 19-an de junio 1946 en Stokholmo, estas sveda reĝisoro, scenaristo kaj produktoro.

Mats Arehn
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1946 (1946-06-19) (77-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Palle Hagmann
Patrino Ingrid Arehn
Okupo
Okupo filmreĝisoro • reĝisoro • scenaristo
vdr

Biografio redakti

Post iom da tempo de laborado kiel maristo, Mats Arehn frekventis teatran lernejon dum la periodo 1963–1965, poste li laboris ĉe Stokholma Urba Teatro, Regna Teatro kaj Lerneja Teatro. Li faris grandan nombron da mallongaj filmoj por sveda televido kaj debutis en plenlonga filmo kiel reĝisoro per la filmo Maria (1975), produktita per la filmoproduktada kompanio Nordisk Tonefilm. Li estis kundirektoro de la komedio s-ro Gunnar Papphammar, kiu estis farita por televido, sed ankaŭ aperis en filmversio en 1981. En 1987 aperis lia filmo En film om kärlek ("filmo pri amo"), kiu fariĝis unu el la plej profitodonaj filmoj de la jaro.

Mats Arehn estas la filo de la artisto Palle Hagmann kaj la aktorino Ingrid Arehn kaj la nepo de la aktoro Nils Arehn. En sia libro Vita lögner ("blankaj mensogoj"), Mats Arehn parolas pri la aventura geedzeco de siaj gepatroj kaj pri la revoj de sia patro pri la granda promeso, kiu ŝanĝos ĉion.

Ekde 1979 li estis edziĝinta al Margareta Feldt Arehn (same naskita en 1946).