Kinfarado

(Alidirektita el Filmoproduktado)

Kinfaradofilmofarado (aŭ en akademia kunteksto, filmoproduktado) estas la procezo fari filmon ene de la tuta kunteksto de kinarto. Filmofarado inkludas nombrajn diferencajn stadiojn kiaj komencaj historio, ideo, aŭ komisio, pere de scenaro, artistelekto, filmado, sonregistrado, muntado, kaj surekranigo de la fina produkto antaŭ publiko kio povas rezulti en filmo-publikigo kaj prezentado. Filmofarado okazas en multaj lokoj tra la tuta mondo en ampleksa gamo de ekonomiaj, sociaj, kaj politikaj kuntekstoj, kaj uzante varion de teknologioj kaj kinteknikoj. Tipe, ĝi inkludas grandan nombron de personoj, kaj povas necesi el kelkaj monatoj al kelkaj jaroj por kompletigi la finon de la filmo.

La filmindustrio aŭ kinindustrio konsistas el la teknologiaj kaj komercaj rimedoj de filmofarado, t.e., filmoproduktorado, filmstudioj, kinematografio, animacio, filmoproduktado, manuskriptverkado, antaŭ-produktado, postproduktado, filmfestivaloj, distribuo; kaj aktoroj, kinoreĝisoroj kaj alia filmteama personaro.