Artistelekto

Artistelekto, aŭdicio aŭ iam ankaŭ rolulelekto, iuj proponas ankaŭ la Esperantigon kastingo (rekte de la angla casting), estas elekta konkurso, dum kiu estas elektataj aktoroj, dancistoj, kantistoj, muzikistojmodeloj por konkreta filmospektaklo.

Kat-kastingo — rolulelekto pri nigraj katoj por hororfilmo, Los Angeles, 1961

Elekto por spektaklo aŭ enscenigo redakti

Inter la kriterioj staras unuavice la artismaj kapabloj de la kandidatoj (roli, danci, kanti, muziki), poste la korpaj kvalitoj. Do temas pri unua taŭgprovo. Ĉe manekenoj gravas juneco kaj bela staturo, ĉe aktoroj taŭgeco por konkreta rolo. Ofte oni bezonas personon eĉ maljunan, dikan, malbelan. Do la rolulo estas elektata laŭ siaj sekso, aĝo, raso, etno, koloro de haŭto, koloro de haroj, alto, pezo, fototaŭgeco. Ofte decidas ankaŭ aliaj kvalitoj (scio de fremdaj lingvoj, kapablo ŝofori, spertoj pri bestoj, antaŭaj spertoj pri filmado). Kutime la reĝisoroj klopodas akiri por siaj filmoj la plej famajn stelulojn, kiuj certigos altan kvaliton kaj ankaŭ intereson de la publiko, sed en certaj kazoj ili intence elektas aktoron nekonatan, por ke la publiko spektu la heroon de la rakonto, ne la faman vizaĝon.

En la unua renkonto de la elektado oni donas ŝancon al ĉiuj aliĝintaj kandidatoj, sed necesas senkompate elimini ĉiujn maltaŭgajn. Por la dua elektado estas revokitaj nur la plej taŭgaj konkursantoj, inter kiuj poste okazas rivala lukto. Ĉe filmo kaj fotado gravas ankaŭ ekzamenoj antaŭ la kamerao, ĉar ne ĉiu vizaĝo estas fototaŭga kaj la teatra aktora stilo, kiu aspektas nature sur la scenejo, en filmo impresas afekte. La lastaj renkontoj okazas ĉe la finalo aŭ duonfinalo, dependas de la nombro da kandidatoj.

La finan decidon faras la faka ĵurio, precipe la reĝisoro kun siaj asistantoj.

Artistelekta spektaklo redakti

Relative novdataj (ekde ĉ. 2000) pli kaj pli ofte vidiĝas televidaj spektakloj, kie la artistelektado mem ĉefrolas kaj malpli la celo de la elektado. La elektado okazas publike kaj iam la spektantoj rajtas kunvoĉdoni. Evidente, tiuspeca publika artistelekto limas jam puran konkurson, se la kastingo mem estiĝas jam la ĉefa spektaklo. Per tia spektaklo troviĝis tamen la kantisto Paul Potts en la Brita kastingspektaklo Britain’s Got Talent de la televida kanalo ITV.[1]

Aliflanke renoma komponisto kiel Andrew Lloyd Webber jam okazigis televide publikan artistelekton por la ĉefroloj en muzikaloj siaj.[2][3]

Referencoj redakti