Nordisk Tonefilm

filmprodukta firmao

Nordisk Tonefilm estis sveda filmoproduktada kompanio fondita en 1930 kiel filio de la dana filmoproduktada kompanio Nordisk Film. La plej fama filmo de la kompanio estis Hon dansade en sommar ("ŝi dancis dum unu somero", de 1951).

Komence de 1941, la kompanio petis permeson distribui la nazian kontraŭjudisman propagandan filmon Jud Süß de Veit Harlan en Svedio sed ĝi estis malpermesita de la cenzuro.[1]

La ekonomio de la kompanio malboniĝis fine de la 1960-aj jaroj kaj la kompanio vendiĝis en 1969 al "Omega Film AB", kiu translokiĝis al la adreso Apelbergsgatan 58. "Omega Film AB" nuligis siajn pagojn la 2-an de aprilo 1971 kaj estis deklarita bankrota la 19-an de septembro 1972. Tonefilm, kiu estis filio de Omega Film, forlasis Apelbergsgatan en 1974-75.[2]

La posteula kompanio Nya Svenska AB Nordisk Tonefilm estis formita de Ingemar Ejve en junio 1973. La unua registrado estis Maria (1975) reĝisorita de Mats Arehn. La kompanio ŝanĝis sian nomon al "Nordisk Tonefilm AB" en septembro 1976. En 1984, Ingemar Ejve administris sian kompanion kune kun William Aldridge, Björn Henricson kaj Lennart Norbäck.[2] Nordisk Tonefilm kaj Ingemar Ejve estis produktantoj de Mio, mia Mio (1987), malfacile majstrebla kunproduktado inter Svedio, Norvegio kaj Sovetunio laŭ kortuŝa rommano de Astrid Lindgren. La filmo fariĝis la plej multekosta ĝis nun en la sveda filmhistorio. Nordisk Tonefilm AB ŝanĝis sian nomon al Gamma-film Aktiebolag en januaro 1989. Tiel la komerco ĉesis.[2]

ReferencojRedakti

  1. Gunnar Sorelius: Shakespeare and Scandinavia: a collection of Nordic studies (angle: Ŝekspiro kaj Skandinavio: kolekto de nordiaj studoj), eldonejo de la universitato de Delavaro, ISBN 978-0-87413-806-1, paĝo 194
  2. 2,0 2,1 2,2 ​​historio de Nordisk Tonefilm (en la sveda)