Mio, mia Mio (filmo)

porinfana filmo de 1987
(Alidirektita el Mio, mia Mio)

Mio, mia Mio (svede Mio, min Mio, ruse Мио, мой Мио, latinlitere Mio, moj Mio) estas internacia projekto pri porinfana kineja filmo de 1987. La filmo estas filma adapto de fama infana romano de Astrid Lindgren. Ĝin realigis la sovetunia reĝisoro Vladimir Grammatikov.

Mio, mia Mio
filmo
Originala titolo Mio min Mio
Originala lingvo angla lingvo • rusa lingvo • sveda lingvo
Kina aperdato julio 1987, 16 okt. 1987, 16 okt. 1987, 19 nov. 1987, januaro 1988, 10 mar. 1988, majo 1988, 2 sep. 1988, decembro 1988, 7 apr. 1989, 27 sep. 2002, 1 jul. 1989
Ĝenro fantasta filmo, aventura filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Oleksandr Antipenko
Reĝisoro(j) Vladimir Grammatikov
Produktisto(j) Ingemar Ejve
Scenaro William Aldridge
Filmita en Pinewood Studios • Oreando • Skotlando • Krimeo • Moskvo
Loko de rakonto Stokholmo • Land of Faraway • Outer Land
Muziko de Anders Eljas
Rolantoj Nick Pickard • Christian Bale • Christopher Lee • Timothy Bottoms • Susannah York • Igor Jasuloviĉ • Ljubov Germanova • Gunilla Nyroos • Sverre Anker Ousdal • Linn Stokke • Stig Engström • Geoffrey Staines • Andrey Petrov • Andrey Sergeyev • Denis Bodrov • Anna Foght
Produktinta firmao Nordisk Tonefilm 
Gorkij filmstudio 
Norvega filmevolua kompanio 
Sovinfilm 
Sveda Filminstituto
IMDb
vdr
Stokholmo en vespera lumo
la kastelo de la insuleto Eilean Donan en Skotio
jen bildo de dana teatra variaĵo de la filmo, manke de senkopirajtaj filmimpresoj

La romana historio komenciĝas en Stokholmo kaj plu evoluiĝas en fikcia fabela lando - en la filmo tiun landon interalie reprezentas la kastelo de la insuleto Eilean Donan en Skotio.

La romano cetere ankaŭ publikiĝis en Esperanto je la nomo Mio, mia filo, publikigita fare de Eldona Societo Esperanto en 2006.

Aktoroj redakti

  • Nick Pickard, dum la filmado 11-jaraĝa: stokholma soleca knabo Bosse, kiu ŝanĝiĝas al heroa princo Mio
  • Christian Bale, dum la filmado 12-jaraĝa: lia fidela amiko Jum-Jum (origine Benke)
  • Timothy Bottoms: en la fikcia fabela lando la longe sopirata reĝa patro de princo Mio
  • Christopher Lee, ankaŭ en aliaj filmo kutime malbonulo: la ĝisfunde malica nigra magiisto Kato
  • Susannah York: bonkora magia teksistino
  • Ljubov Germanova: patrino de la knabo Jum-Jum
  • Andreij Petrov: plia knabo Jiri [1]

Rakonto redakti

La naŭ-jaraĝa orfa knabo Bosse, fakte Bo-Wilhelm Olsson, loĝas en Stokholmo kun siaj adoptogepatroj, onklo Sixten kaj onklino Edna, kiuj abomenas infanojn. Lia patrino mortis dum lia naskiĝo, kaj sian patron la naŭjarulo ne konas. Kiam la adoptintoj traktas lin aparte malbone, iun tagon li forkuras. Kiam li preterpasas la butikon de s-ino Lundin, ŝi donas al li pomon kaj petas lin ĵeti poŝtkarton en leterkeston. Dum Bosse sidas sur parkbenko, la pomo fariĝas ora kaj ruliĝas al malnova vinbotelo. De ĝi, Bosse liberigas spiriton, kiu kondukas lin al la malproksima lando. Knabo kaj spirito flugas preter la steloj ĝis ili atingas verdan insulon, kie Bosse jam estas atendata de sia patro. Rezultas, ke ĉi tiu estas la reĝo de ĉi tiu lando kaj Bosse efektive nomiĝas Princo Mio. Li ankaŭ ricevas ĉevalon nomitan Miramis kaj povas gajni amikon en Jum-Jum, enkarniĝo de lia tera amiko Benka.

La novaj amikoj celas liberigi la landon de la malbona magiista kavaliro Kato, kiu havas ŝtonan koron. Survoje al la lando de la eterna nokto, ili renkontas la infanojn de paŝtistoj, kiuj donas al ili panon, kiu kontentigas ĉiun malsaton. De teksistino ili ricevas superpendaĵon, kiu faras la portanton nevidebla kaj de forĝisto glavon, kiu povas tranĉi ŝtonojn - necesa ilo por povi vundi la ŝtonan koron de Kato. Mio heroe mortigas la homan Katon, kiu tamen rajtas pluvivi kiel birdo, kaj redonas liberecon al la lando; sekve la infanoj, kiujn kaptis kaj sorĉigis Kato, estas liberigataj. Kune la infana karavano revenas sekure al la malproksima lando. Mio restas kun sia patro, la reĝo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti