Macudajra (klano)

(Alidirektita el Matsudaira (klano))

Macudajra (japane: 松平氏 [macudajra-ŝi]) estas japana klano nomita laŭ la regiono Macudaira en la iama provinco Mikawa, la nuna prefektujo Aichi. Ĝi grandiĝis dum la 16-a jarcento kaj famas ĉefe pro la ŝoguno Tokugaŭa Iejasu.

Tiu naskiĝis kiel Macudacra Takeĉijo (松平竹千代), sed ŝanĝis sian nomon por pruvi sian devenon (ne historie pruvitan) de la klano Minamoto. Li iĝis la fondinto de la klano Tokugaŭa kaj unua ŝoguno de tiu dinastio.

Antaŭ tio la Macudajra-klano havis 14 branĉojn:

  • Takenoja (竹谷)
  • Katanohara (形原)
  • Ogusa (大草)
  • Nagasaŭa (長沢)
  • Nomi (能見)
  • Goi (五井)
  • Fukozu (深溝)
  • Ogju (大給)
  • Takiŭaki (滝脇)
  • Fukama (福釜)
  • Sakurai (桜井)
  • Toĝo (東条)
  • Fuĝii (藤井)
  • Micugi (三木)

Dum la epoko de Edo, kiam la provincoj estis anstataŭitaj de la daimujoj multaj familibranĉoj sukcesis obteni daimujon.

La Macudajra-familio ekzistas ankoraŭ nuntempe. Fama familiano estas Macudajra Jorihiro, kiu ricevis en 1981 la bronzan lupon de la Monda organizaĵo de skoltmovado pro eksterordinara merito.

Bibliografio redakti

  • Rekiŝi Dokuhon, "Tokugawa Shōgun-ke to Macudajra Iĉizoku", januaro 2006.