Maxi Rodríguez

Maximiliano Rubén Rodríguez, nomata "Maxi Rodríguez" (prononco laŭ sistemo IFA ˈmaksi roˈðɾiɣes, naskiĝis la 2-an de januaro de 1981 en Rosario) estas argentina futbalisto. Ekde la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Newell's Old Boys, kie li jam de 1999 ĝis 2002 komencis sian profesian futbalistan karieton – inter tiuj jaroj li profesiis en la pluraj aliaj kluboj de Anglio kaj Hispanio. Krome ekde la jaro 2003 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo, post kiam en 2001 li membris en la nacia teamo de sub 20-junuloj. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2006 en Germanio, en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sudafriko kaj ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la numero "11".

Maxi Rodríguez
Persona informo
Aliaj nomoj La fiera
Naskiĝo 2-an de januaro 1981 (1981-01-02) (43-jaraĝa)
en Centralo (Honkongo)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto
vdr