Maxima Caesariensis

Maxima Caesariensis (en Latino por "la Cezara provinco de Maksimo"), konata kiel Britannia Maxima, estis unu el la provincoj de la Diocezo de "la Britoj" kreita dum la Dioklecianaj Reformoj fone de la 3-a jarcento.[1] Ĝi estis probable kreita post la venko de la uzurpanto Alekto fare de Konstancio Ĥloro en la jaor 296 n.e. kaj estis menciita ĉirkaŭ la jaro 312 en la Verona Listo de Romiaj provincoj. Ties loko kaj ĉefurbo restas necertaj, kvankam probable apude al Flavia Caesariensis. Sur la bazo de la fina konsula rango de la guberniestroj de Romia Britio, nuntempe oni konsideras, ke ĝi konsistis el Augusta aŭ Londinium (nuntempa Londono) kaj sudorienta Anglio.

Notoj redakti

  1. Frere, Sheppard. (1967) Britannia: a history of Roman Britain. Cambridge: Harvard University Press, p. 198–199.