Mazira distrikto (beloruseМазырскі раён; ruseМозырьскій район) estas administra subdivido en Homela regiono (situas en suda parto de la regiono) en Belorusio. La distrikto estis fondita en 1924, en 1926 pro ŝanĝo de ĉefurbo estis alinomita al Sloboda distrikto. En 1927 ĝi estis likvidita, en 1930 refondita. En 1954 eniris en Homelan regionon (antaŭe eniris en aliajn subdividojn). La areo de la distrikto estas 1.600 km2. Administra ĉefurbo estas urbo Mazir. En la distrikto estas eldonata la gazeto "Vivo de Palesje".

Mazira distrikto
Distrikto
Blazono
distrikto de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco167 m [+]
ĈefurboMazir
- koordinatoj52° N, 29° O (mapo)52.0529.233333333333Koordinatoj: 52° N, 29° O (mapo)
Plej alta punktohighest point of the Homiel Region [+]
Areo1 603,47 km² (160 347 ha) [+]

Loĝantaro126 601 [+] (1-a de januaro 2024)
Denseco78,95 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroAliena Paŭliečka

Mazira distrikto (Tero)
Mazira distrikto (Tero)

Mazira distrikto (Belorusio)
Mazira distrikto (Belorusio)
DEC
Mazira distrikto
Mazira distrikto

Map
Mazira distrikto

Vikimedia Komunejo:  Mazyr District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Loĝlokoj kaj administrada subdivido redakti

En la distrikto estas 94 loĝataj lokoj, la plej granda el kiuj estas Mazir, la distrikto estas subdividita je 10 vilaĝaj sovetoj.

Naturo redakti

La plej granda altaĵo en la distrikto estas sur Mazira montoĉeno – 208 metrojn super marnivelo. Arbaroj okupas 52,4 %. Tra la distrikto fluas Pripjac kun flankriveroj Ipa, Tremlja, Nenaĉ, Mitva.

Agrokulturo redakti

En la distrikto estas 13 kolĥozoj, 8 sovĥozoj, kaj estas disvastigataj bovbredado, ŝafbredado, porkbredado, cerealplantado, terpomplantado, furaĝplantado.

Industrio redakti

Elfosaĵoj redakti

En la distrikto estas elminigataj torfo, argilo, sablo, gruzo.

Komunikado redakti

Tra la distrikto trairas fervojo inter Kalinkaviĉi kaj Ovruĉ, el Mazir eliras aŭtovojoj ĝis Kalinkaviĉi, Babrujsk, Lelĉici, Ovruĉ, Naroulja, Petrikaŭ. Ŝipnavigado tra la Pripjac.