Mbaïki

(Alidirektita el Mbaiki)

Mbaïki (aŭ Mbaki, M'Baiki) estas la ĉefurbo de la prefektujo Lobaye, en Centr-Afrika Respubliko. Ĝi situas en la sudokcidenta parto de la lando, 107 kilometrojn el la ĉefurbo Banguo. La loka ekonomio baziĝas sur kafo kaj ligno. Homoj de la etnoj Lobaye, sed ankaŭ pigmeoj vivas en tiu regiono. Videblas akvofalo apud la urbo.

Mbaïki
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 22 166  (2003) [+]
Geografio
Geografia situo 3° 53′ N, 18° 0′ O (mapo)3.883333333333318Koordinatoj: 3° 53′ N, 18° 0′ O (mapo) [+]
Alto 607 m [+]
Mbaïki (Centr-Afrika Respubliko)
Mbaïki (Centr-Afrika Respubliko)
DEC
Mbaïki
Mbaïki
Situo de Mbaïki

Map

vdr

Mbaïki estis cedita al Germanio de Francio per la moroka-konga traktato, tiel fariĝante parto de la germana kolonio Neukamerun, antaŭ ol refariĝi franca dum la Unua mondmilito. En 1995 fondiĝis la romkatolika episkopejo Mbaiki en la urbo.