En medicino, prognozo, ĝenerale de malsano, estas la aro de informeroj kiuj posedas la medicina scienco pri la probableco ke okazos determinitaj situacioj en la trairado de la tempo aŭ laŭ la natura historio de malsano. Ĝi estas la antaŭdiro de aferoj kiuj plej verŝajne okazos en la disvolviĝo de malsano laŭ terminoj de statistiko. Ĝi estas tipo de klinika juĝo.[1]

La medicina prognozo havigas informon de statistika karaktero pri la tendenco kiun sekvas patologia procezo. Multaj variabloj devas esti atentitaj je la momento produkti prognozon. Ne ĉiam eblas prognozi la precizan evoluon de malsano en preciza paciento, ĉu sekvante ĉu nesekvante terapion. La statistika prognozo povas helpi kuracistojn kaj pacientojn decidi pri la adopto de terapio, fari operacion ktp. Ekzemple, se paciento scias, ke 90 % de pacientoj superas specifan malsanstaton per trapaso de specifa operacio, tio helpos al la decido akcepti tiun terapion.

Notoj redakti

  1. Martínez López de Letona J. La historia natural de la enfermedad como fuente esencial para la formulación del pronóstico. Madrid: HM; 2007. Arkivita la 18an de Aŭgusto 2013 en la Wayback Machine. ISBN 9788461271993 Alirita la 30an de Junio 2021.